Mucio Scevolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mucio Scevolo
legenda figuro • homo eble fikcia • homo
Verko Ab urbe condita
Informoj
Sekso vira
Nacieco Roma regno
Okupo Ancient Roman military personnel
Patro nekonata valoro
Patrino nekonata valoro
vdr

Mucio Scevolo[1], latine Gājus Mūcĭus Scævŏla — juna patricio, heroo de legendo el la historio de la frua respubliko (la 6ª jc a.K.). Lia vera nomo estis Gajus Mucius Cordus /kordus/. Dum sieĝo de Romo fare de etruskoj en 508 a.K. li, kun permeso de la Senato, kaŝe penetris la etruskan tendaron por mortigi la reĝon Porseno. Tamen pro eraro li mortigis skribiston de la reĝo. Kaptite, li ŝovis sian dekstran manon en la fajron brulantan sur altaro, por demonstri, ke li timas nek torturojn, nek morton. Impresite de lia kuraĝo, Porseno lin liberigis kaj faris pacon kun Romo.

Mucio Scevolo. (Louvre RF2987)

Pro la perdo de la dekstra mano Muncio ricevis la alnomon Scævŏla, t.e. «maldekstramanulo».

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel, ekz-e, en «Morto de artisto» fare de Anna Löwenstein.