Muddy Waters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muddy Waters.
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilita Ĉikaga bluso.

McKinley Morganfield (4a de aprilo 1913[1] - 30a de aprilo 1983), konata plej bone laŭ sia spektakla nomo Muddy Waters, estis usona muzikisto de bluso kiu estas ofte citata kiel la "patro de moderna Ĉikaga bluso".[2]

Muddy Waters krekiĝis en Plantejo Stovall, ĉe Clarksdale (Misisipio), kaj je aĝo de deksep jam estis ludanta gitaron ĉe festoj, imitante lokajn blusartistojn Son House kaj Robert Johnson.[3] Li estis registrita en Misisipio fare de Alan Lomax por la Kongresa Biblioteko en 1941.[4][5] En 1943, li translokiĝis al Ĉikago cele iĝis plentempa profesia muzikisto, finfine registranta, en 1946, unue por Columbia Records kaj poste por Aristocrat Records, nove formita firmao regata de la fratoj Leonard kaj Phil Chess.

Komence de la 1950-aj jaroj, Muddy Waters kaj lia bando — Little Walter Jacobs ĉe harmoniko, Jimmy Rogers ĉe gitaro, Elgin Evans ĉe tamburoj kaj Otis Spann ĉe piano —registris kelkajn blusklasikaĵojn, kelkajn kun basisto kaj kantoverkisto Willie Dixon, kiaj "Hoochie Coochie Man", "I Just Want to Make Love to You" kaj "I'm Ready". En 1958, li veturis al Anglio, helpante meti la fundamenton de la sekva bluseksplodo tie. Lia ludado ĉe la Newport Jazz Festival en 1960 estis registrita kaj publikigita kiel lia unua koncerta albumo, nome At Newport 1960.

La influo de Muddy Waters estis enorma, ne nur ĉe bluso kaj ritmenbluso sed ankaŭ ĉe rock and roll, hard rock, Popola muziko, ĵazo, kaj kontreo. Lia uzado de amplifikado estas ofte citata kiel ligilo inter Delta bluso kaj rock and roll.[6][7]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Studio-albumoj
    • Muddy Waters Sings Big Bill Broonzy (1960)
    • Folk Singer (1964)
    • Brass and the Blues (1966)
    • Electric Mud (1968)
    • After the Rain (1969)
    • Fathers and Sons (1969)
    • The London Muddy Waters Sessions (1970)
    • Can't Get No Grindin' (1973)
    • "Unk" in Funk (1974)
    • The Muddy Waters Woodstock Album (1975)
    • Hard Again (1977)
    • I'm Ready (1978)
    • King Bee (1981)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gordon, pp. 4–5.
  2. Filmeto Muddy Waters — Can't Be Satisfied, DVD, 2003, Winstar.
  3. "His thick heavy voice, the dark colouration of his tone, and his firm, almost solid, personality were all clearly derived from House," verkis muzikkritikisto Peter Guralnick en Feel Like Going Home, "but the embellishments, which he added, the imaginative slide technique and more agile rhythms, were closer to Johnson."
  4. Palmer, Robert (1978). "Muddy Waters: The Delta Son Never Sets". Rolling Stone, Oct. 5, 1978. p. 55.
  5. Muddy Waters – Can't Be Satisfied – American Masters – PBS. Pbs.org. Alirita 6a de Januaro 2015.
  6. A Century of Champagne & Reefer. Joyfulnoiserecordings.com. Alirita 30an de aprilo 2013.
  7. Rolling Stone, 9a de novembro 1968. Quoted in "A Century of Champagne & Reefer". Alirita la 30an de Aprilo 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gordon, Robert (2002). Can't Be Satisfied: The Life and Times of Muddy Waters. Little, Brown. 432 pp. ISBN 0-316-32849-9.
  • Tooze, Sandra B. (1997). Muddy Waters: The Mojo Man. 383 pp. ISBN 1-55022-296-1.
  • Muddy Waters (1995). Muddy Waters: Deep Blues. 183 pp. ISBN 0-7935-0955-6.
  • Rubin, Dave, and Muddy Waters. Muddy Waters: Deep Blues and Good News. ISBN 0-7935-6501-4.
  • Rooney, James R. (1991). Bossmen: Bill Monroe and Muddy Waters. 163 pp. ISBN 0-306-80427-1.