Mudeĥara arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Turo de la Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción de Utebo.
Klostro de Guadalupe
Pordo de la Paroĥejo de la O, Sanlúcar de Barrameda

La mudeĥara arto estas stilo por kristanoj, sed kiu enhavas influojn, elementojn aŭ materialojn de hispanislama stilo, ĉar temas pri arto ekzistanta nur en Hispanio. Ĉefa kialo de tiu stilo (kiu ekzistis pleje en arkitekturo) estas ke multaj arkitektoj aŭ masonistoj ĉu moriskoj ĉu mudeĥaroj laboris por kristanaj dungistoj — ĉu ekleziaj ĉu nobeluloj. Tiel unu el la plej ĉefaj ecoj kaj distingiloj estas la uzado de briko kiel ne nur konstrua materialo, sed ĉefe kiel ornamaĵo, kiel estis kutima inter malriĉaj masonistoj aŭ konstruistoj, kiuj krome rajtis bildigi nur per geometriaj formoj kaj ne per homaj imagoj pro religiaj malpermesoj.

Laŭ Francisko Azorín mudeĥara arto estas Tipa arto de la maŭroj submetitaj de la kristanoj en la hispana duoninsulo dum 11ª-14ª j.c. La arkitekturo montras gotikan k. araban influon.[1] Li indikas etimologion el la araba mudehan (tributulo); vorto elpensita en 1859ª j. de Amador de los Ríos. Krome li montras bildojn inter kiuj de tipaj elementoj, kiaj ahimezo, modilono kaj frizo, kaj de tipaj ekzemploj de mudeĥaraj monumentoj kiaj la Turo de Santiago, la Pordo de la Suno kaj Sankta Maria la Blanka en Toledo, [2]

Elementoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 145.
  2. Azorín, samloke.