Muelejvalo ajzenberga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muelejvalo ajzenberga (germane Eisenberger Mühltal) estas valo formita per la rojo Rauda en la Lignolando Turingia en Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi etendiĝas je longeco de 12 kilometro disde Weißenborn ĝis Eisenberg-Kursdorf. Situas la valo en arbarriĉa regino estante hodiaŭ kaj ripozumregiono kaj naturprotektita areo. Laŭlonge de la torento troviĝas la ĉefa pado kiu estis siavice ĝis 2018 parto de la 410 km longa (intertempe forigita) Turingia vojo (Thüringenweg); tie alikonstruitaj historiaj muelejoj ofertas vere grandan gamon da restoriaciaj kaj loĝaj servoj al naturkvietserĉantaj migristoj.

Milos-arbardomo (maldekstre) kaj Meuschkens-muelejo (dekstre)
  • Milos-arbardomo (iama loĝejo de Milo Barus, la plej forta ulo de la mondo)
  • Meuschkens-muelejo
  • Naupolds-muelejo
  • Frosch-muelejo (junulargastejo)
  • Pfarr-muelejo
  • Walk-muelejo
  • Amtsschreiber-muelejo
  • Schösser-muelejo
  • Roberts-muelejo

Sur la asfaltita vojo kondukas ankaŭ la longa biciklovojo Thüringer Städtekette (ĝi estas inter Eisenach okcidente kaj Altenburg oriente). Regule okazas ekz. la kura konkurso Mühltallauf[1] kaj Weihnachtstal[2].

Maketaĵoj Miniaturenpark Eisenberger Mühltal[redakti | redakti fonton]

En la 19.5.2007 inaŭguritis skalmodelaro ĉe Roberts-muelejo ĉe la komenciĝo de la valo. Montratas muelejoj laŭ la stato de 1900 kiam ili ankoraŭ funkciis ekonomike. La ideon fari tion havis anoj de la societo Ländliche Kerne e.V. post la jaro 2000-a.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.95027777777811.887777777778