Muelisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muelisto alfiksas velojn sur la aloj de muelejo.

Muelisto estas homo, kiu funkciigas muelejon, maŝinon por mueli grenon (ekzemple maizon aŭ tritikon) por fari farunon. Muelado estas inter la plej malnovaj el homaj okupoj. "Miller", "Milne", kaj aliaj variantoj estas oftaj familiaj nomoj en la angla lingvo, same kiel iliaj ekvivalentoj en aliaj lingvoj tra la mondo ("Melnyk" en la rusa, belorusa kaj ukraina, "Meunier" en la franca, "Müller" aŭ "Mueller" en la germana, "Mulder" kaj "Molenaar" en la nederlanda, "Molnár" en la hungara, "Molinero" en la hispana, "Molinaro" aŭ "Molinari" en la itala ktp.).

Foje muelisto ricevis pagon pro sia laboro per mono kaj foje li ricevis parton de la muelita produkto.

Muelisto akrigas la muelŝtonon