Muelludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nine Men's Morris board with coordinates.svg

Muelludo estas unu el la plej simplaj tabulludoj. Ĉi tiu tre malnova ludo ekzistas jam dum minimume 3500 jaroj. La plej aĝa ludtabulo estis trovita en Egiptio en Kurna kaj ekestis ĉirkaŭ 1400 jarojn a.K. . En antikva Ĉinio en 500 a.K. ĝi estis ankaŭ ludita kun la nomo 'Luk Tsut Ki'. En la Atenia Akropolo kaj en la loko kie probable estis Trojo oni ankaŭ malkovris ludtabulon. Tre populara ĝi estis ankaŭ en Eŭropo dum la mezepoko. La nuna versio, laŭ kio oni kreas muelojn per 3 diskoj, estas tre simila al la plej aĝa tabulo trovita en Egiptio.

La nombro de ĉiuj eblaj pozicio estas estimata je 1010 kaj la nombro de eblaj ludoj je 1050. En 1993 Ralph Gasser montris ke la ludo fariĝos sendecida ambaŭ ludantoj ludas perfekte.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Kutime, du personoj ludas alterne. Ĉiu ludanto havas naŭ diskojn de propra koloro, ekzemple blanka kaj nigra. Dum via vico vi devas meti unu diskon en liberan lokon sur la ludtabulo. Post kiam vi ne plu havas diskojn neuzitajn, vi antataŭe movas unu diskon al liberan najbaran lokon laŭ unu el la linioj de la tabulo. Kiam vi havas nur tri diskojn, vi povas movi unu diskon al ajnan liberan lokon. Kiam oni sukcesas krei muelon (tri diskojn en rekta konektita linio), vi povas kapti ajnan diskon de via kontraŭulo (sed ne el kompletita muelo, krom se ne eblas alie). Vi malvenkas kiam vi ne plu povas movi aŭ kiam vi nur plu havas du diskojn.