Mufo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Mufo estas cilindroforma moda akcesoraĵo el pelto aŭ teksaĵo, kun du aperturoj por varmteni la manojn. La mufo aperis en la 16-a jarcento en la sinjorina modo kaj populariĝis kiel aksesoraĵo por virinoj kaj viroj dum la 17-a kaj 18-a jarcento. En la 19-a jarcento la mufo grandparte eksmodiĝis. Kiam ĝi dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj mallonge reviviĝis tio estis nur en la sinjorina modo. La vorto deriviĝis de la malnovfranca mouffle (dika ganto), kio laŭvice deriviĝis de la mezepoka latina muffula.
François Boucher: Portreto de sinjorino kun mufo, 1750
Francesc Masriera: Vintro 1882, 1882