Muglinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muglinov
germane Muglinau, pole Muglinów
municipa parto
Strato Bohumínská en Muglinov
Blazono
Oficiala nomo: Muglinov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Silezia Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Loka parto
Rivero Ostravice
Situo Muglinov
 - koordinatoj 49° 51′ 11″ N 18° 18′ 04″ O / 49.85306 °N, 18.30111 °O / 49.85306; 18.30111 (mapo)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Muglinov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Muglinov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Muglinov enkadre de Ĉeĥio
Muglinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Muglinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Muglinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Muglinov
Portalo pri Ostrava

Muglinov (germane Muglinau, pole Muglinów) estas historia municipo troviĝanta sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 4 218 loĝantoj (2021). Nuntempe ĝi estas parto de urba parto Silezia Ostrava. Devene ĝi apartenis al Teŝina princlando. La unua mencio pri ĝi estas en kunskribo de dekonaĵoj de vroclava episkopujo el la jaro 1305. La nomo estas derivita per sufikso -ov al nomo Muglin, kiu estas germana adapto de devena nomo Mogylno. La vilaĝo estis unue en tenado de teŝinaj dukoj. En la jaro 1440 ĝi fariĝis parto de sileziaostrava senjorujo kaj en 1630 de kunčica senjorujo. En 1714 Muglinov estis denove aligita al senjorujo Silezia Ostrava, en kies ligo ĝi daŭris ĝis la jaro 1848. Provboroj, faritaj en la municipo en duono de la 19-a jarcento, ne estis sukcesaj. Malgraŭ tio eĉ ĉi tie estiĝadis vico de industriaj entreprenoj, ekz. brikfabrikoj kaj entrepreno por produktado de argila varo. Grandan signifon havis ankaŭ minado de bazalto. La industriigon akompanis karakteriza demografia evoluo de Muglinov kaj vigla konstrua vivo. Krom privataj konstruaĵoj ĉi tie estis konstruita ankaŭ minista kolonio por okupitoj de Minejo Ida. En la jaro 1849 Muglinov estis kunigita kun Heřmanice kaj Hrušov, ekde la jaro 1866 nur kun Heřmanice, en la jaro 1890 ĝi denove fariĝis memstara municipo. Parto de Ostrava Muglinov estas ekde la jaro 1941. La municipo estis dum la Dua Mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo nokte el la 30-a de aprilo je la 1-a de majo 1945.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]