Muglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muglo (Muggle, en la originala angla) estas fikcia termino, el la serio de libroj de Harry Potter, kiu signifas homon sen ajnaj magiaj povoj.

La termino nune estas ofte uzata en ordinara parolado por signi iun kiu ne scias iun specialan fakon. Ekzemple, geokaŝludantoj ofte nomas eksterulojn de la ludo per la vorto "Mugloj" aŭ "Muggles".