Muhammad Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri usona sportisto. Pri egipta reganto temas artikolo Muhammad Ali (paŝao).

Muhammad Ali
Persona informo
Naskonomo Cassius Marcellus Clay, Jr.
Naskiĝo 17-an de januaro 1942 (1942-01-17)
en Louisville
Morto 3-an de junio 2016 (2016-06-03) (74-jaraĝa)
en Scottsdale
Mortokialo malsano de spira sistemo
Tombo Cave Hill Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Scottsdale • Cherry Hill
Ŝtataneco Usono
Alma mater Santa Monica College • Central High School
Familio
Patro Cassius Marcellus Clay Sr.
Patrino Odessa Grady Clay
Frat(in)o Rahman Ali
Edz(in)o Sonji Roi • Khalilah Ali • Veronica Porché Ali • Yolanda Williams
Infanoj Maryum Ali • Muhammad Ali Jr. • Hana Ali • Laila Ali • Rasheda Ali
Okupo
Okupo boksisto • aŭtobiografo • aktivulo • aŭtoro
vdr

Muhammad ALI (naskiĝis Cassius Marcellus CLAY Junior en Louisville (Kentukio) la 17-an de januaro 1942, mortis la 3-an de junio 2016 en Scottsdale (Arizono)[1]) estis usona boksisto. En 1999, la usona revuo Sports Illustrated taksis lin la "Sportisto de la Jarcento". Li venkis en la Tutmonda Pezega Boksa ĉampionumo trifoje (last venko en 1978) kaj ankaŭ en la ĉampionumo de la Nord-Amerika Boksa Federacio kaj en Olimpiaj ludoj. Dum la Somera Olimpiko 1960 en Romo (Italio) en finalo venkis polon Zbigniew Pietrzykowki akirante la oran olimpikan medalon (vidu la apudan foton).

Polo Zbigniew Pietrzykowski kaj Muhammad Ali, dum la Somera Olimpiko 1960 en Romo (Italio)
Muhammad Ali la Somera Olimpiko 1960 en Romo (Italio)
Muhammad Ali defendis la unuecan superpezulan ĉampionecon 10 fojoj; la rekordo estis nevenkita por 36 jaroj
Muhammad Ali kun la Prezidento de Usono Ronald Reagan (1983)

Danke al liaj talentoj kaj lia eksterordinara personeco, Muhammad Ali fariĝis unu el la plej famaj boksistoj en la tuta mondo.

Depost li fariĝis islamano Cassius Clay ekprenis novan nomon: MUHAMMAD (kiu meritas laŭdon) kaj ALI (Ali estas la plej grava figuro post Mahometo el ŝijaisma vidpunkto kaj la kvara prave gvida kalifo el sunaisma vidpunkto).

Apartenante al la Internacial Boxing Hall of Fame [2], Ali estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj boksistoj en la historio.[3]

La 19an de novembro 2005 malfermiĝis en Louisville, Kentukio, la Muhammad Ali Centro, neprofitcela institucio, kiu fokusas sur temoj kiel paco, socia respondeco, respekto kaj persona disvolviĝo. Sur la retejo de la Muhammad Ali Centro legeblas jenon : "Depost li haltis boksadon, Ali laboris tutmonde por la humana afero. Kiel dediĉita islamano, li vojaĝis tra la mondo kaj pruntedonis lian nomon al multnombraj projektoj, kiuj kontraŭbatalas militon, diskriminacion, malriĉecon kaj malsaton, apogas edukadon, antaŭenigas adopton kaj kuraĝigas homojn respekti sin reciproke kaj kompreni unu la alian pli bone. Poste li pli ol religiema li fariĝis multe pli sprita kaj ĉirkaŭbrakis la spiritajn instruojn de la Universala Sufiismo, kies fondinto estas Hazrat Inayat Khan [4]. Kune kun unu el siaj filinoj (Hana Yasmeen Ali) li verkis nekutiman membiografion kies titolo estas The soul of a Butterlfy (Esperante: La animo de papilio), kiu kombinas rakontojn, poezion kaj spiritajn instruojn.[4]

Citaĵo
 Mi flugas kiel papilio. Mi pikis kiel abelo... Ĉar ne estas neniu pli grandega ol Muhammad Ali. 
— Muhammad Ali (por minaci siajn kontraŭulojn)

Unu de la lastaj publikaj aperoj de Mohammad Ali estis en 2012, kiam li ĉeestas la malferman ceremonion de la olimpikaj Ludoj en Londono. La eksa ĉampiono aperis por la lasta fojo en publiko en aprilo 2016 okaze de vespermanĝo de karitato en Phoenix, por mone helpi esploron kontraŭ la malsanon de Parkinson, de kiu li suferis ekde 1984. Li mortis je la 3a de junio 2016.

Muziko kaj poezio[redakti | redakti fonton]

Ali eldonis en 1964, tiam ankoraŭ sub la nomo Cassius Clay, kanto nomata Stand by Me.

Ali ankaŭ verkis kelkajn poemojn, kiujn li prezentis en The Jerry Lewis Show.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en)azcentral.com Nekrologo: Muhamad Ali mortas
  2. (en) George Plimpton, « MUHAMMAD ALI: The Greatest », TIME,‎ 14 junio 1999 (rete legebla)
  3. (fr) 9 majo 2012, L'Equipe, Robinson le plus grand (rete legebla)
  4. 4,0 4,1 (en) Caldwell, Deborah. Muhammad Ali's New Spiritual Quest (Nova spirita serĉado de Muhanmmad Ali). Beliefnet, konsultita 04 Majo 2016.