Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1901 (1901-06-22)
Morto 1-an de januaro 1987 (1987-01-01) (85-jaraĝa)
en Ĝakarto
Lingvoj indonezia vd
Ŝtataneco Indonezio vd
Profesio
Okupo religiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bapak Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo

Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo, mallonge nomita Bapak (naskita en 1901 sur la insulo Javo en Nederlanda Hindio; mortinta en 1987), estis spiriteca gvidanto en Indonezio.

Kiel juna viro Muhammad Subuh asertis esti ricevinta serion da intensaj spertoj. Li kredis, ke ili donis al li kontakton kun spirita energio de pli alta forto. Dum la 1930-aj jaroj, li konvinkiĝis ke estas lia tasko transdoni tiun spiritan energion - kiun li nomis indonezie latihan kejiwaan, en traduko "spirita trejnado" aŭ mallonge Latihano - al aliaj, sed ke li ne serĉu iujn homojn sed simple atendu tiujn kiuj demandos pri ricevo de la energio.

Dum la jaro 1956, Pak Subuh estis invitata al Anglio fare de John Bennett, kaj multaj okcidentanoj aliĝis al la spiriteca movado kiu alprenis la nomon Subud. Dum 1957 li faris prelegan vojaĝon tra multaj landoj kaj disvastigis la Subud-idearon praktike tra la tuta mondo. Nun ekzistas aktivaj grupoj en pli ol 70 ŝtatoj de la mondo. Estas estimate ke nuntempe la Subud-movado havas tutmonde proksimume 10.000 membrojn.

Kiam li mortis dum la jaro 1987, restis multaj paroladoj sonregistritaj, filmitaj kaj skribitaj, kiujn anoj de la Subud-movado plu atentas.