Muhammad Zia-ul-Hak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad Zia-ul-Hak
Persona informo
محمد ضياء الحق
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1924 (1924-08-12)
en Ĝalanĝar
Morto 17-an de aŭgusto 1988 (1988-08-17) (64-jaraĝa)
en Bahavalpur
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila kraŝo vd
Tombo Moskeo de Reĝo Faisal vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj urduo vd
Ŝtataneco Pakistano • Brita Hindio vd
Alma mater St. Stephen's College • Universitato de DelhioUnited States Army Command and General Staff College vd
Partio senpartia vd
Familio
Patrino Q79400896 vd
Infanoj Muhammad Ijaz-ul-Haq vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Aktiva dum 1943– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhammad Zia-ul-Hak (12a de aŭgusto 1924 – 17a de aŭgusto 1988) estis pakistana kvarstela generalo kiu iĝis la sesa Prezidento de Pakistano, nome el 1978 ĝis sia morto en 1988, post esti deklaranta militjuron en 1977. Li restas la plej longdaŭra de facto ŝtatestro de la lando.

Edukita en la Delhia Universitato, Zia agadis en la Dua Mondmilito kiel oficiro de la Brithindia Armeo en Birmo kaj Malajzio, antaŭ aliĝi al Pakistano en 1947 kaj luktis kiel tankestro en la Barat-Pakistana Milito de 1965. En 1970, li estris milittrejnan mision en Jordanio, kaj kunlaboris al la malvenko de la insurekcio de Nigra Septembro kontraŭ la tiea reĝo Husejn la 1-a.[1] Danke, la ĉefministro Zulfikar Ali Bhutto nomumis Zia Ĉefa Armea Stabanestro en 1976.[2] Post civila malordo, Zia elpostenigis Bhutto per militista puĉo kaj deklaris militjuron la 5an de julio 1977.[3] Bhutto estis polemike juĝita de la Suprema Tribunalo kaj ekzekutita malpli ol du jarojn poste, kiel kulpulo de la rajtigo de la murdo de Ahmed Raza Kasuri, nome politika opozicianto.[4]

Kontrolante la prezidentecon en 1978, Zia ludis gravan rolon en la Sovet–Afgana Milito. Apogita de Usono kaj Saudarabio, Zia sisteme kunordigis la Afganajn Muĝahidojn kontraŭ la Sovetunia interveno laŭlonge de la 1980-aj jaroj.[5][6] Tio finis per la retiriĝo de Sovetunio en 1989, sed kondukis al la plimultigo de milionoj de rifuĝintoj, kaj komerco de heroino kaj armiloj en la Pakistanaj limprovincoj. Pri eksterlandaj aferoj, Zia plifortigis ligojn kun Ĉinio kaj Usono, kaj markis la rolon de Pakistano en la Islama Mondo, sed la rilatoj kun Barato malboniĝis meze de la konflikto en la areo de Siaĉen kaj la akuzoj ke Pakistano estis helpante la siĥisman separisman Ĥalistanan movadon. Enlande, Zia aprobis ampleksan leĝaron kiel parto de la Pakistana Islamigo, fortondis civilajn liberecojn, kaj plifortigis la gazetarcenzuron.[7] Li ankaŭ metis en la pinton la Pakistanan atombomban projekton, kaj instituciigis la industriigon kaj la senreguladon de la ekonomio, kio helpis la disvolvigon de la kapitalisma entreprenaro de Pakistano, kiu atingis la plej kreskantan rangon en Suda Azio.[8] Pli malpli dum la regado de Zia, la kresko de la MEP estis la plej alta en la historio de la lando.[9]

Post malpezigi la militjuron kaj organizi ne-partian balotadon en 1985, Zia nomumis Muhammad Ĥan Junejo kiel ĉefministro sed li mem akumulis pli da prezidentaj povoj pere de la Oka Amendo al la Konstitucio.[10] Post Junejo subskribis la Ĝenevajn Interkonsentojn de 1988 pri Afganio kontraŭ la deziro de Zia, kaj alvokis al esploro pri la la katastrofo de la municiejo de la Ojhri Kampadejo, Zia elpostenigis la registaron de Junejo kaj anoncis novan balotadon en novembro 1988. Li mortis kun kelkaj el siaj pintaj militistaj oficiroj kaj du usonaj diplomatoj en mistera aviadilakcidento apud Bahavalpuro la 17an de aŭgusto 1988. Ĝis nun, Zia restas dupolusa figuro en la Pakistana historio, konsiderita kiel bremsinto de soveta etendo en la mondoregiono same kiel akcelinto de ia ekonomia prospero, sed kritikita ĉar malfortigis la demokratiajn instituciojn kaj aprobis leĝojn kiuj kuraĝigis la religian maltoleron.[11][12] Li estas citita ankaŭ kiel helpanto de la frua politika kariero de Naŭaz Ŝarif, kiu estos trifoje elektita ĉefministro.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haqqani, Hussain (2005). Pakistan: Between Mosque and Military; §From Islamic Republic to Islamic State. United States: Carnegie Endowment for International Peace (Julio 2005). pp. 395 paĝoj. ISBN 978-0-87003-214-1. Alirita la 11a de junio 2019.
  2. Amin, Abdul Hafiz. "Remembering Our Warriors: Babar The Great". Intervjuo kun Major-General baber. Defence Journal of Pakistan. Arkivita el la originalo en 28a de aprilo 2016. Alirita la 11a de junio 2019.
  3. Rafiq Dossani (2005). Prospects for Peace in South Asia. Stanford University Press. pp. 46–50. ISBN 978-0-8047-5085-1.
  4. Story of Pakistan. "Ouster of Zulfikar Ali Bhutto" (PHP). Alirita la 11a de junio 2019.
  5. Wynbrandt, James (2009). A Brief History of Pakistan. Facts on File. p. 216. "In his first speech to the nation, Zia pledged the government would work to create a true Islamic society."
  6. Haqqani 2010, p. 131: "Zia ul-Haq is often identified as the person most responsible for turning Pakistan into a global center for political Islam. Undoubtedly, Zia went farthest in defining Pakistan as an Islamic state, and he nurtured the jihadist ideology."
  7. Talbot, Ian (1998). Pakistan, a Modern History. NY: St.Martin's Press. p. 245. "Pakistan during the period 1977–1988 ... aspired to be an ideological state... the goal of an Islamic state was deemed to be its main basis."
  8. Khanna, Sushil Khanna. "The Crisis in the Pakistan Economy". Sushil Khanna. Alirita la 11a de junio 2019.
  9. "Setting the record straight: Not all dictators equal, nor all democrats incompetent". The Express Tribune. 20 May 2012. Alirita la 11a de junio 2019.
  10. GoPak, Government of Pakistan. "The Eight Amendment". Constitution of Pakistan. Alirita la 11a de junio 2019.
  11. "Pakistan's abused Ahmadis". The Economist. London. 13a de januaro 2010. Alirita la 11a de junio 2019.
  12. "To Fulfill Its Potential Pakistan Must Return to The Original Intent of The Lahore Resolution".[rompita ligilo] Alirita la 11a de junio 2019.
  13. "Nawaz must apologise". Dawn (Editorial). Alirita la 11a de junio 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]