Mulga papago
Masklo
Ino
| ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Psephotellus varius (Clark, AH, 1910) | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
|
Psephotus multicolor | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Mulga papago (Psephotellus varius) estas birdospecio de genro de mezgrandaj papagoj en la familio Psittaculidae. La specio estas endemia de arida arbustaro kaj herbejoj kun kelkaj arboj en la interno de Suda Aŭstralio. En la genro estas kvar specioj, el kiuj unu plej verŝajne formortinta. La masklo de mulga papago estas plurkolora, el kio deriviĝis pli malnova ordinara nomo multkolora papago.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La mulga papago ricevis sian nunan sciencan nomon Psephotellus varius de la usona zoologo Austin Hobart Clark en 1910, post kiam ĝia nomo Psephotus multicolor estis deklarita nevalida ĉar la originala kombinaĵo (Psittacus multicolor) estis uzita por alia specio.[2] Gregory Mathews proponis la nomon Psephotus dulciei en 1911 pro la sama kialo,[3] nekonscia pri la propono de Clark, kiu estis publikigita pli frue kaj tial havis prioritaton.[4]
Mathews priskribis du pliajn subspeciojn de mulga papago en 1912: nome P. varius rosinae, el specimeno kolektita de la Duoninsulo Jorke, notante ke ĝi havis malpli da ruĝo sur la abdomeno kaj ĝia supra brusto estis pli malhelverda, kaj P. varius exsul el specimeno de Mount Magnet en Okcidenta Aŭstralio, raportante ke ĝi havis pli bluan ol verdan koloron ĝenerale, precipe sur la vangoj.[5] En 1917, li reviziis sian klasifikon, notante ke li supozis ke la tipa kolekto venis de Novsudkimrio sed nun konsciiĝis ke la originala specimeno de Brown venis de la Duoninsulo Eyre ĉe la Golfo Spencer. Li aldonis P. varius ethelae el kolekto de la Macdonnell-Montaroj, notante ke ĝi havis pli palan plumaron sur la tuta korpo, kaj renomis la formon de Novsudkimrio al P. varius orientalis, notante ĝian pli brilan plumaron kaj pli elstaran ruĝan koloron sur la abdomeno.[4]
En 1941, Herbert Condon rekonis subspeciojn varius kaj orientalis, sed koncedis, ke mankas pruvoj por konfirmi la aliajn du.[6]
En 1955, la brita evolucibiologo Arthur Cain reviziis diversajn priskribitajn subspeciojn kaj trovis, ke neniu estis valida.[7] Cain konkludis en 1955, ke ene de la genro Psephotus la mulga papago estis pli proksime parenca al la orŝultra papago ol al la ruĝpuga papago.[7]
Genetika studo de 2011, inklufante nuklean kaj mitokondrian DNA-on, trovis, ke la mulga papago estis proksime parenca al la Purpurkapa papageto, kaj ke la du stirpoj diverĝis en la Mioceno. La kombinita stirpo mem diverĝis de unu genlinio, donante originon al la kapuĉa kaj orŝultra papagoj.[8]
Genetika analizo de specimenoj tra la teritorio de la mulga papago en 2018 trovis, ke ekzistas du stirpoj, kiuj diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 402 000 jaroj kaj ĵus disetendiĝis. La Flinders-montaroj kaj la duoninsulo Eyre ŝajne estis la barilo inter la du stirpoj. Antaŭesploro pri fizikaj karakterizaĵoj, kiuj eble distingus ilin, sugestis, ke la ruĝa makulo sur la abdomeno estis eble pli hela kaj pli vasta en la orienta populacio. McElroy kaj kolegoj konsentis, ke la du populacioj estis sufiĉe apartaj por esti rekonitaj kiel subspecioj, tamen ne estas klare, al kiu grupo apartenas la tipa specimeno.[9]
John Gould nomis ĉi tiun birdon "many-coloured parakeet" aŭ "many-coloured parrot" ("multkolora papageto" aŭ "multkolora papago"), termino uzata dum la 19-a jarcento. La RAOU proponis "mulga papago" en 1926.[10] Aliaj ordinaraj nomoj estas diversa papago kaj varia papago.[11]
Studo de muzeospecimenoj en 2015 trovis, ke la bekosurfaca areo de masklaj mulgaj papagoj pliiĝis je 10.7% inter 1871 kaj 2008. Ĉi tio kongruas kun la hipotezo de la regulo de Allen, laŭ kiu alpendaĵoj estas pli grandaj en pli varmaj klimatoj por helpi kun varmoperdo.[12]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Mulga papago estas ĉirkaŭ 27–32 cm longa kun enverguro de 30–42 cm, kaj pezas 50–60 g. La mulga papago estas mezgranda papago kun svelta konstruo kaj longa vosto. La specio estas sekse dimorfa, ĉar la seksoj diferencas rimarkeble laŭ plumaro.[13] La masklo de mulga papago estas multkolora, de kiu derivas la alternativa ordinara nomo multkolora papago. Ĝi estas helverda entute, kun blueta nuanco sur la kolo kaj super la okuloj, kaj pli pala sur la brusto. La pugo estas helverda. La frunto estas flava kaj estas ruĝa makulo sur la malantaŭo de la kapo. La malsupra ventro kaj femuroj estas flavecaj kun oranĝruĝaj markoj kaj la flugiloj verdetaj krom la flavaj mezaj flugilkovriloj kaj bluaj eksteraj retoj de unuanrangaj flugilplumoj. La longa vosto havas diversajn kolorojn: la du longaj centraj plumoj estas malhelbluaj nuance de verdo, la eksteraj plumoj estas bluaj, nuance al blanka, kaj estas iom da ruĝo sur la supraj vostokovriloj. Ĝia beko estas blugriza kun nigra rando, kaj la irisoj estas brunaj. La ino estas pli senkolora ĝenerale, kun olivecbrunaj kapo kaj brusto, pli senkolora flava frunto kaj ruĝa makulo sur la malantaŭo de la kapo, kaj palverda ventro, kaj pli brungriza beko. Ĝi foje ankaŭ havas ruĝan ŝultron.[14][11][15]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La specio troviĝas tra la pli seka interno de la aŭstralia kontinento, de okcidenta Novsudkimrio de Collarenebri, Okcidenta Wyalong, kaj Griffith okcidenten tra la nordokcidenta pinto de Viktorio kaj tra Sudaŭstralio kaj en la pli sekajn centrajn regionojn de Okcidenta Aŭstralio okcidenten ĝis la Tritikzono kaj norden ĝis Pilbara.[11] La mulga papago ĝenerale troviĝas en paroj en aridaj herbejoj kaj mulga veprejo.[15]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono estas ie ajn de julio ĝis decembro aŭ post pluvokvanto, kun unu aŭ foje du ovoj produktataj depende de la pluvokvanto. Kavaĵo en arbo estas uzata por nestado, kaj la ino demetas kvar ĝis ses blankajn ovojn 22 x 18 mm grandajn.[16] La kovado daŭras 18 ĝis 21 tagojn kaj estas farata de la ino sole, la masklo nutras ŝin dum ŝi estas sur la nesto.[17]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Psephotellus varius”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685142A93060389. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685142A93060389.en. Alirita 19a de Novembro 2021..
- ↑ Species Psephotus (Psephotus) varius Clark, 1910. Australian Biological Resources Study: Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government (9 October 2008). Alirita 30a de Aprilo 2010 .
- ↑ (1911) “On some necessary alterations in the nomenclature of birds. Pt II.”, Novitates Zoologicae 18, p. 1–22 [14]. doi:10.5962/bhl.part.1688.
- ↑ 4,0 4,1 Mathews, Gregory M. (1917) The Birds of Australia 6. London: Witherby & Co., p. 407–408.
- ↑ (1911) “A Reference-List to the Birds of Australia.”, Novitates Zoologicae 18, p. 171–455 [277]. doi:10.5962/bhl.part.1694.
- ↑ (1941) “The Australian Broad-tailed Parrots (Subfamily Platycercinae)”, Records of the South Australian Museum 7, p. 117–44 [132–37].
- ↑ 7,0 7,1 (1955) “A revision of Trichoglossus hematodus and of the Australian Platycercine parrots”, Ibis 97 (3), p. 432–79. doi:10.1111/j.1474-919X.1955.tb04978.x.
- ↑ (2012) “Out of the Bassian province: historical biogeography of the Australasian platycercine parrots (Aves, Psittaciformes)”, Zoologica Scripta 42, p. 13–27. doi:10.1111/j.1463-6409.2012.00561.x. 53957317.
- ↑ (2018) “Mitogenomic and nuclear diversity in the Mulga Parrot of the Australian arid zone: Cryptic subspecies and tests for selection”, Emu - Austral Ornithology 118 (1), p. 22–35. doi:10.1080/01584197.2017.1411765. Bibkodo:2018EmuAO.118...22M. 90022411.
- ↑ Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
- ↑ 11,0 11,1 11,2 Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson, p. 219–23. ISBN 0-207-12424-8.
- ↑ (2015) “Climate-related spatial and temporal variation in bill morphology over the past century in Australian parrots”, Journal of Biogeography 42 (6), p. 1163–1175. doi:10.1111/jbi.12499. Bibkodo:2015JBiog..42.1163C.
- ↑ Higgins 1999, p. 441.
- ↑ Stepnell, Kenneth. (1983) Australia's beautiful birds and their young. Sydney, Australia: Australian Consolidated Press. ISBN 0-949892-13-0.
- ↑ 15,0 15,1 Forshaw, Joseph M.. (1978) Parrots of the World, 2‑a eldono, Melbourne: Landsdowne Editions, p. 245–46. ISBN 0-7018-0690-7.
- ↑ Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self. ISBN 0-646-42798-9.
- ↑ Higgins 1999, p. 445.
Ĉefaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne, Victoria: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
- Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


