Multekuirilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Multekuirilo estas multfunkcia hejma aŭ profesia kuireja programebla elektraparato por kuirado de manĝaĵoj aŭtomate. Oni produktas ilin ekde komenco de la 21-a jarcento. Multekuirilo estas ido de elektraj rizkuiriloj inventitaj en la dua duono de la 20-a jarcento en Japanio. Oni vaste uzas rizkuirilojn en sudorientaziaj landoj, kie rizo estas tradicia ĉiutaga manĝaĵo.

Multekuirilo ebligas kuiri, friti, baki, stufi, vaporkuiri ktp, teni pretan manĝaĵon varmega, varmigi manĝaĵon, ĉion tion sen neceso de konstanta prizorgado. Tiumaniere la multekuirilo unuigas la funkciadon de kelkaj kuirejaj aparatoj: premkuirilo, vaporkuirilo, pato, kaserolo, bakforno ktp.

Kutime multekuirilo konsistas el plasta korpo ekstera, ene de kiu lokiĝas elektra varmigilo, elprenebla ujo kovrita per kontraŭbrula materialo kaj mikroprocezila konstruo por regado de la kuirado. La korpon oni fermas per kovrilo kun aperturo por ellaso de vaporo. En premkuirantaj multekuiriloj la kovrilo estas hermeta kaj havas valvon por reguli la kuirpremon. Ekstere sur la korpo lokiĝas la stirpanelo kun videbligilo kaj butonoj.


Strukturo[redakti | redakti fonton]

Multekuirilo konsistas el:

  • Korpo. Kutime el plasto aŭ rustoimuna ŝtalo. En la korpon estas muntitaj aŭ al ĝi estas alfiksitaj la ceteraj partoj de aparato. Grava funkcio de la korpo estas varmizolado.
  • Ujo por manĝaĵo troviĝas ene de la korpo. Kutime la ujo estas elprenebla kaj havas kontraŭbrulan kovraĵon. Ekzistas multekuiriloj kun ceramika ujo. Kontraŭbrula kovraĵo estas tre grava ĉar adhero de manĝaĵo al fundo aŭ vando perturbas la distribuon de varmo. Kontraŭe al kutima kuirilaro en multekuirilo estas malkomforte miksi la entenataĵon aŭ tute ne eblas miksi (ekzemple, dum premkuirado). La volumeno de ujo varias inter 1 kaj 14 litroj.
  • Kovrilo fermas hermete la ujon desupre kaj baras la disŝprucadon de la entenataĵo. La kovrilo havas minimume unu aperturon por eliro de vaporo. Se la multekuirilo ebligas premkuiradon, la kovrilo kutime havas pli ol unu aperturon. Dum funkciado de multekuirilo la valvoj malpuriĝas rapide, tial ili estas kutime elpreneblaj kaj malkomponeblaj.
  • Elektra varmigilo por varmigado de manĝaĵo troviĝas en la korpo. La temperaturo varias inter 40 kaj 180 gradoj. Tio ebligas iun ajn reĝimon de kuirado - el tenado de varmo ĝis bakado kaj fritado. La multekuirilo povas havi pli ol unu varmigan elementon: la ĉefan desube kaj aldonajn flanke aŭ eĉ en la kovrilo. Komerca nomo de tiu maniero de varmigo estas 3D-varmigo.
  • Sensilo de temperaturo, kutime troviĝas en la centro de la fundo kaj estas premata de sube per risorto por bona varmokontakto. Ĝi liveras informon pri temperaturo de la fundo al elektronika parto.
  • Sensilo de premo povas ĉeesti, se la multekuirilo apogas premkuiradon.
  • Stirpanelo kun videbligilo kaj butonoj por manipulado.
  • Fluaĵkolektilo. Malgranda ujo por kondensaĵo, kiu kolektiĝas sur la kovrilo.
Mezura glaso
Ĉefa ujo, ujo por vaporkuirado, kuleroj specialaj

Aldone multekuirilo povas havi aliajn apartenaĵojn:

  • Mezurujoj (glaso, kulero). En receptoj apartenantaj al multekuirilo la ampleksoj de ingrediencoj oni indikas en unuoj de mezurujoj.
  • Aparta kaserolo aŭ pli ofte enmetebla krado por vaporkuirado.
  • Kuleroj aŭ ŝoveliletoj por miksado kaj elmeto de ĉimo.
  • Kolektaĵo de receptoj.
  • Pato (Redmond RMC-FM4520).
  • Glasetoj por pretigo de jogurto (Shivaki, Vitek) kaj multaj aliaj.

Iujn apartenaĵojn oni povas aĉeti aparte.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ordo ĝenerala[redakti | redakti fonton]

Oni kuiras manĝaĵon en multekuirilo laŭ programo, kiu konsistas el unu aŭ kelkaj etapoj. Por ĉiu etapo en la programo estas starigita temperaturo necesa, premo (se la multekuirilo apogas premkuiradon) kaj daŭro. Dum iuj etapoj la programo povas enhavi prokrastojn. Ĉe prokrasto la multikuirilo haltas kaj sonsignalas. Tiam la uzanto devas agi kaj premi certan butonon por kontinui la kuiradon. Eblas fari ankaŭ paŭzon de certa daŭro inter du etapoj. Post elekto de la programo la multekuirilo lanĉas programon post premo de certa butono. Depende de la recepto la ingrediencoj povas esti enmetitaj antaŭ la komenco de kuirado aŭ post certaj etapoj. Post certaj etapoj la uzanto povas fari certajn manipuladojn, ekzemple miksi la enmetaĵon, aldoni komponentojn ktp.

Kutime oni salas la pladon ĉe kuirado sen premo antaŭ kuirado, ĉe kuirado sub premo post kuirado.

Reĝimoj[redakti | redakti fonton]

La multekuirilo povas havi el 5-6 ĝis centoj da enkonstruitaj programoj de produktinto. Kutime la multekuirilo ebligas manipuladon de programo inter certaj limoj ŝanĝante temperaturon aŭ daŭron de etapo. Praktike ĉiu multekuirilo havas sekvantajn programojn:

  • Kuirado. Varmigo ĝis temperaturo de bolo kaj subteno de bolado por certa daŭro. Eblas diversaj variaĵoj de tiu reĝimo kun halto(j) por enmeti diversajn produktojn.
  • Kuirado de makaronio. Varmigo ĝis bolo, poste halto por enmeto de produktoj. Post enmeto kaj premo de lanĉbutono denove varmigo ĝis bolo kaj subteno de bolado dum certo periodo. La programon oni uzas por tiuj produktoj, kiujn oni devas enmeti en jam bolantan akvon.
  • Stufo. Varmigo ĝis bolo, poste daŭra subteno de iom malpli alta temperaturo. La reĝimo taŭgas por stufado de legomoj kaj viando.
  • Bakado/fritado. Varmigo ĝis certa temperaturo kaj ĝia subteno dum certa tempo. Estas analoga al kuirado, nur ĉe iom pli alta temperaturo. Taŭgas por kuirado de produktoj kun malgranda kvanto de akvo. Oni povas friti kun fermita aŭ malfermita kovrilo.
  • Rizo/fagopiro. Varmigo ĝis bolo ĉe iom superflua povo, poste subteno de bolado ĝis malapero de akvo (pro bolado kaj ensorbiĝo). La kuirado finas, kiam la temperaturo plialtigas supren de temperaturo de bolado aŭ laŭ tempomezurilo. Per tiu programo oni kuiras rizon, fagopiron, pizon, fazeolon – produktojn, kiuj dum kuirado ensorbas multon de akvo.
  • Pilafo. Kombinaĵo de reĝimoj "Rizo" kaj "Fritado". Komence la aparato tenas fortan boladon, post malapero de akvo dum 5-10 minutoj plenumas fritadon.
  • Jogurto. Malforta kaj daŭra (ĝis 8 horoj) varmigo.

Kelkaj aldonaj reĝimoj:

  • Vaporkuirado. Kombinebla kun iu ajn reĝimo de kuirado aŭ stufado (kiam produktoj enhavas sufiĉan kvanton de akvo kaj la temperaturo ne superas 100 gradojn). Por tiu reĝimo oni uzas apartenaĵon – kradon – kiun oni enmetas en kaserolo kaj metas supren produktojn. Tiu proceduro ebligas kuiri en vaporo legomojn, kotletojn, viandonfiŝon, kuiri ovojn en kaliko por vaporo, varmigi kolbasetojn dum kuirado de garnaĵo.
  • Subteno de varmo. La reĝimon oni povas aŭtomate enŝalti post iuj programoj kaj subteni la varmon dum kelkaj horoj. Por eviti kreskon de danĝeraj bakterioj la temperaturo devas esti 60 gradoj aŭ pli. Oni uzas tiun reĝimon nur por produktoj, kiujn ne danĝeras daŭra varmigo (rizo, fagopiro, kaĉoj, supoj).
  • Varmigo. Varmigo de malvarma manĝaĵo ĝis 50 — 60 °C.
  • Prokrasto de kuirado. En la bloko de manipulado oni starigas tempon de komenco aŭ fino de kuirado. Memkompreneble, tiun eblecon oni povas uzi nur por programoj, kiuj ne postulas aktivadon de uzanto kaj eblas enmeti ĉiujn ingrediencon antaŭ kuirado.

Aldone la multekurilo povas havi permanan reĝimon, kiun oni en komerco nomas "Multekuiristo". Tiu reĝimo ebligas redaktadon de propraj programoj kaj adaptadon de multekuirilo por iu ajn recepto kun ajnaj nuancoj. Konkretaj eblecoj de "Multekuiristo" estas diversaj por diversaj modeloj kaj povas esti kaj limigitaj kaj vastaj.

Energia efiko[redakti | redakti fonton]

Uzo de multekuirilo ŝparas multan energion. La kaŭzoj estas sekvantaj:

  • Kuirado okazas danke al elektronika stiro praktike sen apero de vaporo. Ĉe tradicia kiurado la plimulto de energio estas elspezata por estiĝo de vaporo.
  • Kuirado sub premo daŭras kelkaj fojoj malpli. Se al Vi ne plaĉas la gusto de plado kuirita sub premo, Vi povas uzi sekvantan ruzaĵon. Elektu reĝimon de kuirado sub premo mallongdaŭra (1-2 minutoj). Post elŝalto la plado kuiriĝos ankoraŭ daŭre sen bolo ĝis poioma natura malaltiĝo de premo.
  • Ankaŭ la varmizoligo ŝparas energion, precipe dum daŭra subteno de temperaturo post kuirado.
  • Se eblas uzi malpli altan noktan tarifon de energio, Vi povas uzi proktastitan starton en noktaj horoj.

Kutime la kuirado kostas malpli eĉ rilate al gasforno.

Higieno de ejo[redakti | redakti fonton]

Multekuirilo kreas malpli da vaporo, tial malpli ŝarĝas la ejon kun malsekeco. Tion oni devas rigardi en ejoj, kiuj emas al malsekeco aŭ ŝimiĝo. Precipe favoras sekecon de aero transiro de gasforno al multekuirilo ĉar ĉe bruliĝo de gaso estiĝas multo da vaporo.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa avantaĝo de multekuirilo estas aŭtomatigo de kuirado, kiu ŝparas tempon de uzanto. Laŭeble oni redaktas programojn tiamaniere, ke la kuirado de manĝaĵo plenumiĝas en "unu ago". Tio signifas, ke la uzanto enmetas la ingrediencojn, lanĉas la maŝinon kaj ĝi sen interveno kuiras la manĝaĵon. Eĉ se tio ne eblas, la multekuirilo esence simplifas la taskon de kuiranto.

Alia avantaĝo estas la pli facila lavado de kaserolo ĉar la manĝaĵo preskaŭ ne brulkarbiĝas. Oni bezonas malpli da oleo dum kuirado.

Multekuirilo ne disponigas iujn specifajn eblecojn, kiujn disponigas ekzemple mikroonda forneto, tamen havante malgrandan amplekson unuigas eblecojn de kelkaj tradiciaj kuiraparatoj.

Multekuirilo ŝparas energion per optimumigo de kuirado kaj bona varmizolado. La povo varias inter 350 kaj 1950 Vt.

Malavantaĝo estas relative fiksa volumeno de manĝaĵo kuirebla unufoje. Minimuma volumeno estas proksimume la kvarono de la volumeno de kaserolo. La kaserolo ne devas esti plena pro forkuro de manĝaĵo. Preskaŭ ne eblas kuiri samtempe plurajn manĝaĵojn.

Prizorgo[redakti | redakti fonton]

La kaserolo havas kontraŭbrulkarbigan kovraĵon. Por lavado necesas uzi rimedojn, kiuj ne damaĝas la kovraĵon. La kaserolo estas la plej malnoviĝema parto de multekuirilo. Multaj firmaoj starigas garantian limtempon de kaserolo malpli altan ol limtempo de cetera aparato kaj vendas kaserolojn ankaŭ aparte. La kaserolo estas la nura parto de multekuirilo, kiun eblas lavi en vazlavilo, kvankam iuj produktantoj tute ne rekomendas maŝinan lavadon. Oni ne permesas uzi por lavado de kaserolo abraziilojn, metalajn objektojn (ekz. skrapilojn) kaj acidojn.

La valvoj en kovrilo rapide malpuriĝas, ilin oni devas regule purigi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]