Multkolora fruktokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ptilinopus perousii (Peale, 1849) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Multkolora fruktokolombo (Ptilinopus perousii) konata ankaŭ kiel manuma en la Samoa lingvo, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Ptilinopus de ĉirkaŭ 50 fruktokolomboj, kiuj vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio.[1][2] Ĝi vivas en insuloj de sudokcidento de Pacifika Oceano kie ĝi troviĝas en Fiĝioj, Samoo, kaj Tongo. Ilia natura habitato estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj. Nuntempe, la birdoj estas plej ofte trovebla en Fiĝioj kaj Tongo.[3] Ĝi kutima manĝas alte en la kanopeo fruktojn kaj berojn, speciale banjanajn figojn. La nesto estas malgranda platformo el bastonetoj sur kiu la ino demetas unu blankan ovon.[4]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malgranda kolombo, 23 cm longa. Plenkreskuloj pezas 90 g.[4] La masklo estas ĉefe pale flav-blanka kun ruĝa krono kaj ruĝa strio tra la dorso. La ino estas ĉefe verda, pli malhela dorse kaj pli griza en la kapo kaj brusto. Ŝia krono estas ruĝa dum la subvostaj kovriloj estas ruĝa en Samoaj birdoj kaj flava en birdoj el Fiĝioj kaj Tongo.
Masklo de Ptilinopus perousii perousii estas pala malsupre kaj flava supre. Estas ankaŭ skarlataj bendo kaj krono. La ino ŝajne estas simila al la Purpurkrona fruktokolombo; tamen, ne estas flava bendo. Ili havas grizon malsupre kaj verdon supre. Ŝi nur havas skarlatan kronon malkiel la masklo.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La multkolora fruktokolombo estas en la kolombeda familio kun la aliaj kolomboj. Ĝi estas fruktokolombo signifante, ke ĝi apartenas al genro Ptilinopus. Tamen, ĝi estas tre malproksima de la plej multaj aliaj kolomboj kaj havas neniujn proksimajn parencojn ĉar ĝi estas endemia de Sudpacifikaj insuloj.[4] La du subspecioj estas Ptilinopus perousii mariae kaj P. p. perousii. La subspecio mariae troviĝas en Fiĝioj kaj Tongo.[5]
La ordinara nomo estas ĝusta: ĝi estas fakte multkolora kolombo kiu manĝas fruktojn. La Samoa nomo manuma signifas timidan birdon kaj devenas el la samoaj vortoj por birdo kaj honto.[6][7] La latinlingva nomo devenas el kapitano Jean Francois de Galaup, grafo de la Pérouse, de la Franca Mararmeo, kiu esploris la Pacifikon.[8]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Manuma estas trovita tra multaj insuloj kaj insularoj tra Polinezio kun gamo de 660 000 kvadrataj km.[9] Ili plejofte troviĝas en Fiĝioj kaj Tongo. Ili povas esti trovitaj en subtropikaj kaj tropikaj larĝfoliaj arbaroj de malaltaj teroj.[4] En ĉi tiuj arbaroj, ili troviĝas en la kanopeoj. Ili ankaŭ povas esti trovitaj en urbaj areoj.[10] La fosilia teritorio de la manuma estas de antaŭ 0,12 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ, ekskluzive en la kvaternaro.[11]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Population Enhancement for Manuma. Pacific Bird Conservation. Alirita 2021-07-09 .
- 1 2 (2009) Natural History Guide to American Samoa, 3‑a eldono, Pago Pago, American Samoa: U.S. National Park Service.
- ↑ Fingan, Chance, "Creature Feature: the Many-Colored Fruit Dove", National Parks Traveler, 2008-04-28.
- 1 2 3 4 Ptilinopus perousii (Many-colored Fruit Dove; Many-colored Fruit-Dove). Alirita 2021-07-09 .
- ↑ Many-colored Fruit-Dove (mariae). Alirita 2021-07-09 .
- ↑ MacKinnon, J. B., "The Rich Meals That Keep Wild Animals on the Menu", The Atlantic, 2020-03-19.
- ↑ Definition of MANUMA (angle). Alirita 2021-07-22 .
- ↑ (2020-03-04) “Many-colored Fruit-Dove (Ptilinopus perousii)”, Birds of the World (en).
- ↑ "Many-coloured Fruit-dove (Ptilinopus perousii) - BirdLife species factsheet". datazone.birdlife.org. Alirita en 2021-07-16.
- ↑ . Ptilope de La Pérouse - Ptilinopus perousii - Many-colored Fruit Dove (angle). Alirita 2021-07-25 .
- ↑ Fossilworks: Ptilinopus perousii. Alirita 17a de Decembro 2021 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Watling, Dick (2001) A Guide to the Birds of Fiji & Western Polynesia, Environmental Consultants (Fiji), Suva.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


