Plurlingveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Multlingveco)
Scienco estas multlingva - marŝo en Melbourne, Aŭstralio.
Scienco estas multlingva - marŝo en Melbourne, Aŭstralio.

Plurlingveco[1]multlingveco[2] (ankaŭ en nombro de aliaj lingvaj versioj de Vikipedio) povas koncerni la fenomenon de sola homo parolanta du aŭ pli da lingvoj, de komunumo de homoj parolantaj du aŭ pli da lingvoj, aŭ de kontakto inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn.

Plurlingvaj homoj estas kvante superaj al unulingvaj en la homaro.

Por plurlingva homo oni fojfoje uzas la vorton «poligloto», precipe se la homo scipovas multajn lingvojn (multlingveco) aŭ lernas lingvojn ŝatokupe.

Generale, oni parolas pri dulingveco kaj trilingveco por la fenomenon de sola homo parolanta de du kaj tri lingvoj.

Kiu defendas plurlingvecon, diris ke estas bona ĉar povas eviti ke kelkaj lingvoj malaperos. Ekzistas multaj lingvoj kiuj malaperas kaj 90% da lingvoj en la mondo povas malaperiĝi en ĉirkaŭ 50 jarojn.

Rubujo en Seattle kun surskribaĵoj en la angla, la ĉina, la vjetnama kaj la hispana.

"Multlingveco signifas, ke niaj pensoj ne kongruas al aparta lingvo, aŭ alkroĉiĝas al siaj vortoj. Nia multlingva lingvo estas la lingva libereco de nia spirita libereco." - Mario Wandruszka (1911-2004)[3]

Plurlingveco en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas oficiala leĝaro pri plurlingveco en Eŭropa Unio. Sed, la unua lingvo kiu volas lerni multaj eŭropaj personoj, estas la angla. Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo, kreita je instigo de la Eŭropa Komisiono, faris proponojn (2008) por fortigi Eŭropon pere de la diverseco de lingvoj[4]. Ĉiuj lingvoj, kulturoj, relgiioj aŭ valoroj estas respektindaj ĉar ili devenas de malsimilaj kulturaj evoluoj[5].

En 2016 okazis poliglota kunveno en Bratislavo, kie proksimume triono de la partoprenantoj parolis Esperanton. Multegaj esperanto-parolantoj subtenas la ideon ke lingvoj valoras esti protektataj kontraŭ lingva hegemonio kaj ke lingva diverseco estas riĉaĵo[6] kaj konservinda heredaĵo de la koncernaj parolkomunumoj.

Esperantista konsorcio el 9 partneroj de 6 landoj, gvidata de kroata Esperanto-eldonejo Izvori lanĉis en 2017-2018 la Erasmus+-projekton. “Multlingvisma Akcelilo”[7] Vidu ankaŭ: Esperanto en EU

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

Stencilita danĝera signo en Singapuro skribita en la angla, ĉina, tamila kaj malaja (la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro).

En la tuta mondo, kulturo havas multajn formojn, ekzemple ĝia lingvo, ĝia tradicio, ĝia propra muziko, ktp. Pro tio, registaroj de hispanaj landoj en Ameriko pensas ke estas bona ideo instrui al sia popolo la indiĝenajn lingvojn, kiaj la gvarania.

Ankaŭ ekzistas personoj kiuj pensas ke estas bona ideo por la mondo, uzi planlingvon, ekzemple Esperanton.

Ŝildo kun stratnomoj en la serba, slovaka kaj hungara en la serba vilaĝo Belo Blato.

Kaj aliaj personoj pensas ke estas bona ideo por la mondo, uzi mortintan lingvon. Ekzemple, la latina lingvo.

Arto[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Pliaj informoj: Multlingveco en muziko.

Teatro[redakti | redakti fonton]

La uzo de pluraj lingvoj ekzemple en unusama arta prezento estas simbolo de internacia "inter-lingva" aranĝo. Needcompany, internacia teatra kompanio en Bruselo, ofte ludas verkojn de Ŝekspiro,en kiuj la aktoroj foje estas devigataj paroli en diversaj lingvoj. Tiel la teatraĵo fariĝas aktiva lingva ago kaj formo de lingvopolitiko en Bruselo[8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : Plurlingveco indikas la ĉeeston de multaj lingvoj en la persona posedo de individuo. Fonto : La Salcburga Deklaro por Multingva Mondo (decembro 2017, PDF)
  2. Noto : Multlingveco indikas la uzon de multaj lingvoj en socio aŭ grupo. Ekzistas pluraj specoj de multlingveco; difinoj povas esti aplikataj al individuoj, komunumoj, ŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj. Fonto : La Salcburga Deklaro por Multingva Mondo (decembro 2017, PDF)
  3. (germana) Die Mehrsprachigkeit des Menschen (la plurlingveco de la homo), Deutscher Taschenbuch Verlag, Unabridged Edition, Munich 1981 ISBN 3-423-01723-6, p. 334
  4. (fr) Un défi salutaire comment la multiplicité des langues pourrait consolider l’Europe (Bonvena defio - kiel la multlingvismo povus foritigi Eŭropon, Eŭropa Komisiono, Bruselo, 2008.
  5. (fr) Boris Cyrulnik, La force de penser par soi-même, Youtube-filmeto, la 28-an de novembro 2022
  6. (Esperanto kun angla subtekstigo) Evildea, Ĉu Esperanto savos aŭ estingos la aliajn lingvojn ? (Will Esperanto save or extinguish the other languages), YouTube
  7. Eŭropa Bulteno, numero 176, decembro 2017.
  8. (nl) Rudi Laermans, Ruimten van cultuur, (PDF), p. 79, eld. Van Halewyck, Leuven, 2001

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angla) "THE MIME VADEMECUM - Mobility and Inclusion in Multilingual Europe" (senpaga PDF je peto tie ĉi) : kolekto de 72 demandoj pri plurlingveco por tiuj, kiuj bezonas kompreni multlingvismon aŭ ekkompreni lingvajn aferojn. Legantoj povas uzi la 'vademekon' kiel ilon por konatiĝi kun la plej novaj progresoj en esploro pri lingva politiko, junio 2018, MIME.
  • (esperanto, germana), Werner Bormann, Helmar G. Frank, Por plurlingveco de Eŭropo - Für Europas Mehrsprachigkeit, Akademia Libroservo de Institut für Kybernetik, 1994, ISBN 3-929853-02-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]