Multnivela merkatado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Multnivela merkatado (MNM) estas komerca modelo de rekta vendado; ĝi baziĝas je disdonmetodo de produktoj kaj servoj, kiu celas permesi al ĉiuj iĝi distribuistoj kaj krei reton de distribuistoj sen konsiderinda investo de mono.

La persono kiu kunlaboras kun firmo kiu distribuas siajn produktojn pere de retmerkatada sistemo estas konsiderinda kiel sendependa entreprenisto. Kiel tia, kutime li ne estas submetita al devigoj de fakturado kaj maksimumaj limoj de profito.

Ĉiu firmo de Multnivela merkatado (MNM) devas esti bazita sur la jenaj fundamentoj:

  1. Merkatado: ĉar MNM pliiĝas kutime pere de granda nombro da distribuistoj, la produkto/servo ofertita devas ĉeesti en merkatado kun grandaj numeroj aŭ en forta ekspansio. Fakte multaj el MNM-entreprenoj operacias en varoj por granda konsumado.
  2. Produkto: ĉi tiu devas doni maksimuman sekurecon al klientoj kaj al mem kunlaborantoj. Koncerne tio, la produktoj ofertitaj ofte havas karakterizojn de “unikeco” aŭ altkvaliteco. Aliajn fojojn estas ĝuste la malmultekosta produktado de produkto kiu ebligas atingi grandegan potencialan klientaron. Krome, kelkfoje, oni ofertas grandan garantion de kontentigo por pliigi fidon en la aĉeto de la ofertita produkto/servo.
  3. Formado: MNM estas entreprenista aktiveco kiu permesas, ankaŭ al kiu havas nenian sperton, iĝi entreprenistoj; pro tio la formigo alprenas decidan rolon kun la celo povi pliigi sian reton kaj ĝenerale la aktivecon. La firmoj ofertas al siaj distribuistoj la formadon laŭ pluraj manieroj; ĉar la distribuistoj estas sendependaj entreprenistoj, la formado estas kutime laŭpaga kaj nedeviga.

Kutime la unuopuloj aĉetas identigantan licencon, “la kodon” al kiu oni kunligas proviziojn kaj sub-distribuistojn; ili povas fari sendependan aktivecon de vendo je komisio de la ĉefa firmo.

La distribuistoj estas pagataj laŭ produktoj aŭ servoj rekte distribuitaj de ili kaj de ĉiuj kiuj agas en ilia distribua reto. La plusoj estas kalkulataj laŭ procento sur la suma fakturado de la organizo, je diferenco kaj laŭ grupe. MNM naskiĝis la 1934 en Usono por distribui produktojn de nutraj integriloj Nutrilite.

Pere de Multnivela merkatado, oni distribuas grandan varion de produktoj, la aliĝintoj ne devige devas rekte uzi tiujn produktojn, eĉ se tio estas ofte konvena kaj konsilita por plibonigi la “fidan” etoson en la “aĉetkonsilioj”, kiujn la vendistoj faras al potencialaj aĉetantoj. Ĉiu firmo kiu uzas MNMn kiel distribua sistemo havas malsaman salajran sistemon de siaj distribuistoj.

La baza koncepto de MNM konsistas en la fakto ke la profitoj estas rekte proporciaj al la kvanto, al la kvalito kaj al la tipo de farita laboro. Potenciale ili estas eĉ grandegaj. Ĝi estas komparebla kun franĉizo, sed ĝi ne prezentas altajn kostojn de implementado kaj konduko, kaj ĝi oferas pli grandan flekseblon. Vera sistemo de MNM faras tiel, ke la profito ne devige estu por kiu antaŭe aliĝis sed ĉefe por tiuj, kiuj faras aktivecon. Pro tio la plusoj estas kalkulataj tiel ke distribuisto kiu faras fakturadon, povas superpasi kiuj estas “supre”.

Multaj konataj firmaoj vendas laŭ la metodo de MNM.

La tutmonda disvastiĝo de multnivela merkatado ne povis ne koncerni ankaŭ la Esperanto-movadon. Ĝi diskonatiĝis ĉefe komence de la 1990-aj jaroj, kiam esperantistoj el Ĉinujo, Hungarujo kaj Rusujo intense klopodis varbi novajn vendistojn, i.a. pere de prelegoj en Esperanto-aranĝoj kaj artikoloj en esperantaj gazetoj, sed ĉefe pere de personaj kontaktoj.

Naciaj reguloj[redakti | redakti fonton]

La limo inter laŭleĝa merkatado kaj malpermesitaj piramidaj sistemoj estas tre subtila kaj ĝi diferenciĝas laŭ la juro en la diversaj landoj, kio kontribuas al plia konfuzo ĉe tiuj, kiuj vere volas kompreni la diferencon inter la du sistemoj. Ankaŭ pro tio la debatado de la respektivaj pledantoj fariĝas - dum televidaj elsendoj, blogoj, dissendolistoj - tre streĉita, kaj ne mankas reciprokaj akuzoj pri nefidindeco.

Italujo[redakti | redakti fonton]

La itala leĝo ne definas eksplicite la MNM(n), sed ĝi metas normojn celantaj eviti piramidajn strukturojn aŭ ĉenleterojn. Eksemple la artikolo 5 de la Leĝo 17 aŭgusto 2005, n.173 kontraŭleĝigas la organizojn kiuj “ prezentas la eblecon gajni pere de nura kaj simpla varbado de aliaj personoj ” aŭ la artikolo 6 kiu malpermesas al varbitulo la devojn eltiri al la firmo rimarkindajn sumojn sen reala kompensaĵo je la momento de varbado aŭ por daŭri aparteni al la strukturo.