Mundeze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mundeze
Flago de la planlingvo
planlingvokonstruita lingvo
Parolata en Mondo
Fremdlingvo / dua lingvo por Latina
Kreinto Djuna de Lannoy
Lingvaj kodoj
Angla nomo Mundeze
vdr

Mundeze estas lingvo elpensita en 2012 de Djuna de Lannoy, belgo naskiĝinta en Kongo. La lingvo havas elementojn similajn al tiuj de Esperanto-gramatiko kaj kelkajn afrikajn elementojn. Kvankam kun malmultaj artikoloj estas Vikipedio en Mundeze. Tiucele necesis flago kaj oni proponis kombinon de ruĝa kaj malhelblua koloroj reprezentante intersekcion de du cirkloj, reprezentantaj la globon, kun flavkontura kvinpinta stelo en la supra dekstra angulo same kiel la Esperanta flago.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José M. Rodríguez, "Flagoj de Internaciaj Lingvoj", en VENTO, 8a numero (aprilo 2021) p. 14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]