Mundolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mundolingvo, Mundolingue, ankaŭ nomata MundoLingue, Mundo Lingue kaj Mondolingue, estas internacia planlingvo proponita en 1890 de aŭstra eksvolapukisto Julius Lott (1848-1905). Mundolingue estas la unua projekto de naturalisma planlingvo, kiu kombinu plej grandan naturecon kun plej granda reguleco, kaj kune kun Latino sen fleksio ĝi estas unu el la fontoj de Okcidentalo kaj Interlingvao. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Reperkutoj[redakti | redakti fonton]

Eble neniu, krom la aŭtoro, subtenis la projekton, sed ĝi havis reperkuton en interlingvistikaj medioj.

Lott ekis labori en sia projekto en 1888, do li plej eble ne konis Esperanton tiam, sed post, li eĉ publikigis leteron en La Esperantisto. L.L. Zamenhof konis la projekton kaj komentis pri ĝi. Konservativaj Volapukistoj reagis kontraŭ la projekto, kiun unu ano de Kadem Volapuka moknomis "bufolingvo", sed la projekto eble influis la projekton Idiom-Neutral de Waldemar Rosenberger. Finfine, interlingvaistoj rigardas Mundolingvo kiel unu el pra-fontoj de sia propra lingvo.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

  1. -Nevariebla adjektivo;
  2. -Substantivo varias nur en pluralo (-s);
  3. -Personaj pronomoj: mi (mi), tu (ci/vi), elo (li, ĝi), ela (ŝi, ĝi), noi (ni), voi (vi), elos (ili vira, ĝia al vira + ina + ĝia), elas (ili ina);
  4. - Posesivoj mei (mi/mia), tei (cia/via), sei(sia, ĝia, lia, ŝia, ilia), nostri (nia), vostri (via);
  5. - Konjunkcioj: ergo (do, sekve), quia (ke), etsi (kvankam), ut (por ke, ke), usque (ĝis);
  6. - Neregulaj ŝanĝoj de vortradikoj: vider - vision (vidi/vido), scriber-scriptor (skribi/skribisto), mover - motion (movi/movo);
  7. - Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, quin, sex, sept, oct, nove, dece;


Specimenoj[redakti | redakti fonton]

La projekto tre ŝanĝis dum la tempo, estas kelkaj ekzemploj laŭ epoko:


(1891):

  1. Amabil amico, Con grand satisfaction mi ha lect tei letter de mundolingue. Le possibilita de un universal lingue pro le civilisat nations ne esse dubitabil, nam noi ha tot elements pro un tal lingue in nostri lingues, sciences, et cetera. ("Afabla amiko, kun granda kontentigo mi legis vian leteron pri mundolingvo. La ebleco de universala lingvo por la civilizitaj nacioj ne estas (pri)dubebla, ĉar ni havas ĉiujn elementojn por tia lingvo en niaj lingvoj, sciencoj, ktp.")
  2. Le posibilita de un universal lingue pro le civilisat nations ne esse dubitabil ("La ebleco de universala lingvo por la civilizataj nacioj ne estas dubinda").
  3. Unuaj versoj de Patro nia: Patre nostre resident in cele, tei nomine e sanctificat, tei regne vole venir a nostri, tei voluntate e exequer ne solu in cele ma eti in terre.
  4. Un universal lingue solu tand ave le esperanze de un bon. resultat, quand le studie de id ese util pro omno. Anke le latin kontentaria le kondizion, ma ne in tel mod, quam un modern nov dialekt. Le latinik lingue ne satisfa le necesités de mondokomercie. Ni sue iregular gramatik ni sue inkomplet vokabular esse utilabl si esenzial modifikazions. Mult vokabls ese kognit solu (a) le latinistes.

(1893): Ele esse un fakt, qe l italianik, frankogallik . . . lingue se formé ex le latin in un temp (intr a pos le migration del poples) qui ni estimé le sciences ni le kultur, et le derivation de un nove regular latinik dialekt esse possibil anke nos’) si not vole.

(1899): In brevi tempor esseré cognit et usat ist lingue il tot le mund et ele obtener un perfection qua neun lingue del terre. Ingenios dames ha un grand influence, ergo ha Vo le bonitá intrar in le mundolingual societá.»

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lott, Julius, Eine Compromiss-Sprache als beste und einfachste Losung, Wien: 1889 (32 p.)
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418.1 de Biblioteko Butler.