Municipa organiza leĝo (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Municipa organiza leĝo estas por brazilaj urboj kvazaŭ loka konstitucio. Ekde la konstitucio de 1988 (nuntempe en vigleco), Ekde la Konstitucio de 1988 (nuntempe en vigleco), Brazilo adoptis trigradan federaciismon. En dugradaj federacioj, kvankam municipoj ekzistas, ili ne havas politikan aŭtonomecon. En trigradaj federacioj en la tri sferoj - federacia, subŝtata kaj municipa - eblas krei leĝojn, organizi siajn proprajn servojn kaj garantii ilian politikan aŭtonomion.

Tiel sur la municipa nivelo ne ekzistas konstitucio, sed organiza leĝo, kiu havas la "aspekton" de konstitucio por la urbo, ĉar ĝi estas la normo kun la plej granda politika graveco, sed formale ĝi estas konsiderata kiel simpla leĝo.

En sia 29-a artikolo, la brazila konstitucio establas, ke "la municipo estu regata de organiza leĝo, voĉdonita en du raŭndoj, kun minimuma periodo de dek tagoj, kaj aprobita de du trionoj de la membroj de la urba leĝodona povo, kiu realigu ĝin, konforme al la principoj establitaj kaj en ĉi tiu konstitucio, kaj en la konstitucio de sia subŝtato".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Informpaĝo pri la konstitucio en la prezidanteca retejo portugale