Munilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Munilla
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26586
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 2° 18′ U (mapo)42.188611111111-2.2952777777778Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 54,19 km² (5 419 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Munilla (Provinco Rioĥo)
Munilla (Provinco Rioĥo)
DEC
Munilla
Munilla
Situo de Munilla
Munilla (Hispanio)
Munilla (Hispanio)
DEC
Munilla
Munilla
Situo de Munilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Munilla [+]
vdr

Munilla [muNIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

La municipa teritorio de Munilla, en la sudoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Munilla estas en montara areo inter la basenoj de la riveroj Cidacos kaj Jubera je 68 km de Logronjo provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas ĉe la montaro Hez, Hayedo de Santiago kaj Malnovaj Kameroj. Munilla estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-484, kiu komunikas okcidente kun Zarzosa kaj okcidente kun la LR-115 kaj Arnedillo oriente kaj Enciso sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ponto mezepoka.
Krucmonumento.

La loko aperas menciita en dokumentoj de la jaro 1024. En 1366 ĝi apartenis al la grafoj de Aguilar kaj Inestrillas. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis grava tekstila industrio kun ĝis 21 fabrik-atelieroj. Meze de la 19-a jarcento tio ruiniĝis pro la konkurenco de la industrio en Katalunio kaj manko de moderna maŝinaro kaj fervojaj konektoj. Ankaŭ la montara brutobredado dekadencis kaj kune la montaraj domaroj. Finfine ekde la 1960-aj jaroj ankaŭ la ŝuproduktado translokiĝis al Arnedo, plej bone komunikita.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Munilla, kie oni perdis preskaŭ 90% el la loĝantaro kaj oni malaltiĝis el 2 432 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 100. La plej forta elmigrado okazis ĉefe ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas somerloko, kaj tial la loĝantaro ege pliiĝas dum somera epoko. Krom la ĉefa loĝloko en la municipo estas ankaŭ iamaj loĝlokoj kaj teritorioj, nome Antoñanzas, La Monjía, La Santa, Peroblasco, Ribalmaguillo kaj San Vicente de Munilla, el kiuj nur Peroblasco retenas ĉirkaŭ 16 loĝantojn, dum la ceteraj estas senhomaj kaj tro ruinigitaj.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, kelkaj lokaj entreprenetoj kaj rura turismo. Estas enspezoj ankaŭ pro ventogeneratoroj.

Vizitindaĵoj estas la preĝejoj de Sankta Maria kaj de Sankta Mikaelo (malfrugotika), kvartuba fontano, mezepoka ponto (krom la ponto de Peroblasco), la du ermitejoj, krucmonumento, kaj naturaj lokoj, iknitoj ktp. Aparte estas vizito al la senhomaj iamaj domaroj kaj al Peroblasco. Por vivgligi la lokon oni organizis festivalon de ĵazo, foiron de antikvaĵoj, kaj foiron pri fromaĝo.

Bildoj de la domaroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]