Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Munkeno
germane München, angle Munich, pole Monachium, itale Monaco di Baviera
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: München
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Historiaj regionoj
Aŭtovojoj A 8, A 9, A 92, A 94, A 95, A 96, A 995
Memorindaĵoj Nymphenburg, Kirko de Sankta Mikaelo
Riveroj Isar, Würm, Hachinger Bach
Situo Munkeno
 - alteco 519 m s. m.
 - koordinatoj 48° 08′ N 11° 35′ O / 48.133 °N, 11.583 °O / 48.133; 11.583 (mapo)
Plej alta punkto Warnberg
 - alteco 579 m s. m.
Plej malalta punkto Feldmoching
Areo 310,70 km² (31 070 ha)
Loĝantaro 1 512 491 (31.12.2022)
 - de metropolo 5 000 000
Denseco 4 868,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1158
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 80331–81929, 85540
Tel. antaŭkodo (+49) (0)89
ISO 3166 09 1 62 000
Aŭtokodoj M, MUC
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Kvartaloj de Munkeno
Kvartaloj de Munkeno
Kvartaloj de Munkeno
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Munich
Retpaĝo: stadt.muenchen.de
Map
Vido al la urbo

Munkeno aŭ – nuntempe multe malpli ofte – Munĥeno, germane München [MINĥen], estas la landa ĉefurbo de la respubliko Bavario. Post Berlino kaj Hamburgo ĝi estas la tria plej granda germana urbo kaj unu el la plej gravaj centroj pri ekonomio, trafiko kaj kulturo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbopartoj: Schwabing

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1158 - La urbo “Munichen” estis unue foje menciata en skribita dokumento, fondita de Henriko la Leono. La nomo de Munkeno venas de “Mönch”, la germana vorto pri monaĥo. Ĝis hodiaŭ, oni povas vidi monaĥon en la blazono de la urbo.
  • 1468 – Oni komencas konstrui la kirkon de Nia Sinjorino.
  • 1505 – Munkeno iĝas la ĉefurbo de la Bavario.
  • 1522 – La duko Vilhelmo la 4-a malpermesas la protestantismon. Ĝis hodiaŭ la plejparto de la bavarianoj havas la katolikan religion.
  • 1589 – La Hofbräuhaus (domo de la biero) estas fondata. Oni nomigas Munkenon "ĉefurbo de la biero” en Germanio.
  • 1777 – La bavaria reĝo Maksimiliano la 3-a Jozefo, la lasta de la bavara branĉo de la rega familio Vitelsbaĥoj, mortas. Palatinata branĉo de la familio heredas la rajton regi Bavarion.
  • 1806 – Napoleono konkeras Bavarion kaj igas ĝin reĝlando.
  • 1825 – La reĝeco de Ludoviko la 1-a komenciĝas. Li amas la arton kaj igas konstrui multajn muzeojn kaj kastelojn en romana stilo. Munkeno iĝas centro kultura de Bavario.
  • 1918 – La fino de la Unua mondmilito signifas ankaŭ la finon de la reĝlando Bavario. Bavario iĝas respubliko.
  • 1933-1945 – Regado de la naziismo en Germanio. Dum la Dua Mondmilito Munkeno estas bombardata (50 % de la urbo detruita) kaj la “Weiße Rose” (Blanka Rozo) provas organizi reziston kontraŭ Hitler.
  • 1957 – Munkeno havas pli ol 1 milionon da loĝantoj
  • 1972 – Olimpiaj ludoj en Munkeno, terorisma atenco
  • 1992 – Bapto de la munkena flughaveno.
Hofgarten
Frauenkirche

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Pinakothek der Moderne (Pinakoteko de la Modernuloj) estas arta muzeo en la urbocentro de Munkeno, integranta de la nomita "Kunstareal" (arta distrikto) kiu enhavas ĉiujn muzeojn de la urbo: nome la Alte Pinakothek, la Neue Pinakothek, la Museum Brandhorst, la Antikensammlungen, la Glyptothek, kaj la Galerie im Lenbachhaus krom la Ägyptisches Museum kaj la Universitaton de kino kaj televido.

Aparte estas la BMW-Muzeo, ktp. Teatroj kiaj la Prinzregententheater kaj la zoo Hellabrunn (ekde 1911).

La Bavara Radio - germane Bayerischer Rundfunk (mallonge BR) - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Munkeno.

La Max Planck Societo por la progreso de la scienco (germane Max-Planck-Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften e. V.; mallongigita kiel MPG) estas formale sendependa ne-registara organizo kaj ne-profitcela asocio de germanaj esplorinstitutoj fonditaj en 1911 kiel la Kaiser Wilhelm Societo kaj renomita kiel "Max Planck Societo" en 1948 honore de sia unua prezidanto, teorifizikisto Max Planck. La societo estas financita de la federacia kaj ŝtata registaroj de Germanio.

La Bavara Ŝtata Biblioteko (germane Bayerische Staatsbibliothek - BSB) estas la ĉefa deponejo de la Bavara Ŝtato ekde 1663. La biblioteko enhavas pli ol 10 milionojn da libroj, fakto kiu faras ĝin unu el la plej grandaj kaj gravaj bibliotekoj en la mondo. Interalie, la biblioteko enhavas la plej grandan kolekton de inkunabloj (libroj presitaj proksime de la invento de la presejo, antaŭ la jaro 1500) kaj grandan kaj gravan kolekton de antikvaj manuskriptoj.

La Internacia Junulara Biblioteko (germane Internationale Jugendbibliothek, mallongigita IJB) estas biblioteko en Munkeno, kiu specialiĝas pri kolektado de infanaj kaj junularaj libroj el la tuta mondo. La biblioteko, kiu malfermiĝis en 1949, estas la plej granda de sia speco en la mondo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kompara studo (de revuo WirtschaftsWoche, Iniciato Neue Soziale Marktwirtschaft kaj firmao IW Consult GmbH en Kolonjo) Munkeno inter la 50 plej grandaj urboj germaniaj havas la plej altajn ekonomian povon kaj vivkvaliton. Laŭ vicigo de ekonomika magazino Capital la urbo kun la plej bona ekonomika perspektivo estas Munkeno, sekvata de Stutgarto, Düsseldorf kaj Hamburgo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La enurba publika trafiko de Munkeno estas organizita de la Munkena Trafik-Ligo (Münchner Verkehrs- und Tarifverbund, MVV), en kiu membras

  • la provinco Bavario, organizanta la fervojon,
  • urbe regata asocio MVG organizanta la metroon, la tramojn kaj multajn busliniojn,
  • privataj aŭtobusaj entreprenoj.

La Richard-Strauss-Straße estas ero de la Meza Ringstrato kaj de la Germana Nacia Ŝoseo 2 R. Ĝi troviĝas en la munkena urboparto Bogenhausen kaj kunligas la Effner-Placon kun la Leuchtenberg-Ringo.

Ĝis 1992 Munkeno havis relative malgrandan, sed proksiman flughavenon en kvartalo Riem. La en 1992 malfermita Flughaveno de Munkeno ĉ. 30 km norde de la urbo estas la due plej granda flughaveno de Germanio, kun 28,6 milionoj da pasaĝeroj jare. Post la decido de Lufthansa igi ĝin (apud Frankfurto) dua aviada nodo de la lando, ĝiaj internaciaj ligoj ade pliboniĝas. Pro la kreskanta trafiko oni konstruis duan ekspedejon. La flughaveno havas du aviodromojn paralelajn, tiom distancajn, ke eblas samtempa libera uzado; planoj konstrui trian renkontas reziston pro malutilo al la vivmedio.

Munkeno havas ankaŭ bonan trajnan konekton per trajnoj InterCityExpress kun Berlino kaj per aŭstraj trajnoj Railjet kun Vieno kaj Budapeŝto.

Firmaoj en Munkeno[redakti | redakti fonton]

Gravaj ekonomiaj branĉoj en Munkeno estas turismo, konstruado de veturiloj kaj maŝinoj, elektrotekniko kaj komputilprograma industrio. Munkeno estas ankaŭ grava financa urbo kaj la germana centro de asekuroj. Krome la urbo estas signifa pri biotekniko, kiu koncentriĝas en kvartalo Martinsried de apuda komunumo Planegg. Ankaŭ pri amaskomunikiloj Munkeno estas tutlande grava. Tie ĉi rezidas la monde due (post Novjorko) plej multaj eldonejoj. Ankaŭ televida kaj filma produktado estas reprezentata. Per sia foirejo konstruita sur la tereno de la eksa flughaveno en Riem Munkeno estas ankaŭ grava foira urbo.

Multaj grandaj entreprenoj havas sian ĉefsidejon en Munkeno. Precipe post la Dua Mondmilito multaj firmaoj translokis sian centron de Berlino aŭ orienta Germanio al Munkeno.

Panoramo de Munkeno - turo de la olimpika parko
Panoramo de Munkeno - turo de la olimpika parko
la Olimpika Parko

Oktoberfest[redakti | redakti fonton]

En oktobro de 1810 la princo Ludoviko de Bavario edzinigis Therese von Sachsen-Hildburghausen kaj okazigis ĉevalan konkurson sur herbejo (hodiaŭ "Theresienwiese“ = "Herbejo de Therese“). Ekde tiu jaro festo okazas ĉiam fine de septembro sur ĉi-tiu herbejo.

Faktoj pri la Oktoberfest 2005[redakti | redakti fonton]

  • 17 fest-tagoj
  • 6,1 milionoj da vizitantoj
  • 6 milionoj da litroj da biero trinkitaj
  • 95 oksoj manĝitaj
  • 215.000 ŝtelitaj bierkruĉoj
  • 4.000 perditaj objektoj trovitaj, inter ili 1.400 vestaĵoj, 400 monujoj, 350 ŝlosiloj, 330 sakoj, 260 okulvitroj, 200 poŝtelefonoj, 200 pluvombreloj kaj 40 fotiloj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En 1972 en la urbo okazis la Somera Olimpiko; kadre de ĝi konstruiĝis vasta olimpika parko kun impresa centra olimpika stadiono, rekonebla pro gigantaj "veloj" kiuj protektas la publikon kaj kontraŭ tro forta sunbrilo kaj kontraŭ pluvo.

Futbalo[redakti | redakti fonton]

FC Bayern München, fondita en 1900, estas granda kaj fama klubo de futbalo en Eŭropo. Ĝia nuna hejma stadiono nomiĝas Allianz Arena; ĝi sekvis la olimpikan stadionon en la olimpika parko. La stadionon la klubo dividas kun la loka rivalo TSV 1860 München, kaj ankaŭ la vira germana nacia teamo de futbalo kaj la koresponda virina nacia teamo ofte uzas ĝin por internaciaj matĉoj.

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Munkeno. En la munkena stadiono, kiu dum la konkurso havis 59 416 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9-an de junio la unua, "malferma" matĉo.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Munkeno en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Munkenon kun nura intereso al la Munkena Olimpa Stadiono:

Citaĵo
 
Super Munkeno vidas la Stadionon Olimpan,
strukturon pleksiglacan, kiun ŝtaleca tubaro
subtenas, anticipon trafan al ekologia
konstruarto, ĉar tiu inter pejzaĝoj akordas
harmonie, kaj ankaŭ emblemon de l'nomadeco
monda de l'Olimpikoj per la tendego travida.[1] 

Volapuko[redakti | redakti fonton]

En Munkeno ekzistis Volapukistoj, kaj ili organizis tie 1889 la 2-an mondkongreson de Volapuko.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La tutan historion de la unuaj 100 jaroj de la Esperanto-movado en Munkeno vi povus legi je Historio Sube estas nur ekstrakto legebla.

Antaŭ Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ekis la urba Esperanto-movado en 1891 per la fondo de "Societo Esperantista Munkena" (intertempe nomata Esperanto-Klubo Munkeno) de kvar homoj: Ludwig Emil Meier, Franz Müller, Ludwig Kahn kaj Herman Ermold. Februara numero 1892 de La Esperantisto montras kiel personojn, kiuj ellernis la lingvon Esperanton, krom la 4 supre cititajn nomojn de la Societo Esperantista Munkena 3 novajn nomojn (stud. fil. H. Konold, stud. teĥnol. Friedrich Kriechbaum kaj B. Wieser). Aliflanke la vivo de la en 1891 fondita societo laŭŝajne ne tro bone funkciis, ĉar en aprila numero 1892 (paĝo 53) de La Esperantisto ni legas:

La klubo Esperantista en Munĥeno, kiu en la pasinta jaro disfalis baldaŭ post sia naskiĝo, nun denove formiĝis. Ĝia nuna estro estas s-ro Kurt Wagner (Dachauerstrasse 25/II r. R.G. München. Bayern). La unua kunveno de la klubo estis la 9-an de marto en la loĝejo de s-ro Wagner. La kunvenoj estos ĉiusemajnaj. La klubo komencis jam korespondadon kun diversaj Esperantistoj.

En 1897 la Esperanto-grupo de Munkeno ne plu ekzistis.

Dek tri jarojn post la unua fondiĝo denove L. E. Meier, kiu laŭŝajne intertempe revenis al la Bavara ĉefurbo, zorgis pri kuniĝo de la esperantistoj en Munkeno: Je la 21-a de marto 1904 de li kaj 9 aliaj verduloj la Esperantista Grupo Munĥena estas fondita. Apud Meier kiel prezidanto aperas 2 novaj nomoj: Wulkow kiel sekretario, krome von Stroessner kiel kasisto. En la 1904 unue noveldonita Germana Esperantisto oni bedaŭras en februaro 1905, de niaj Munĥenaj samideanoj ni bedaŭrinde de tre longe nenion aŭdis, kaj 2 numerojn poste la gazeto informas, ke Munkeno plendas pli gravaj malfacilaĵoj pro renkontiĝejo. Cetere ni povas legi pri kursoj, sed aliflanke ankaŭ konstati, ke Munkeno mankis en listo de la plej gravaj Esperanto-grupoj, kiun Germana Esperantisto aperigis. Tamen certe la Munkena Esperanto vivo ankaŭ progresis, ĉar 1906 ni jam aŭdas pri varbparoladoj de s-ro Pitschi en Stenotachygraphenverein kaj de stud.jur. Landsberg, pri kiu informis eĉ Münchener Post. Sed ankaŭ en Münchener Neuesten Nachrichten, Allgemeine Zeitung kaj en Neues Münchener Tageblatt aperis nun parte sufiĉe objektivaj artikoloj pri Esperanto, el kiuj kelkaj estis skribitaj de s-ano L.E. Meier.

Germana Esperantisto informas en la Januara 1907 numero, ke la sekretario de Esperantista Grupo Munĥena, s-ano Hans Wulkow fariĝis komitatano de novfondita Germana Esperanto-Societo - ek de majo Germana Esperanto-Asocio (GEA). Kvankam Dr. Heinrich Molenaar propagandis por sia nova lingvo Universal, la 16-a Internacia Pacifista Kongreso en München akceptis je la ferma kunsido tre fervorajn proponojn por Esperanto, kaj pri ĉio ekzistis sufiĉe granda eĥo en diversaj Munkenaj gazetoj. El tio rezultis ne nur, ke s-ro Meier povis kursestri en sufiĉe famkonata Munkena restoracio Humpelmayr, sed ke Munkena Esperanto-klubo sukcesis, je la 10-a de oktobro aranĝi publikan propagandan kunvenon kun ekspozicio.

La ido-skismo en 1908 malhelpis la Esperanto-movandon en Munkeno, kie multaj homoj iĝis idistoj. Post du jaroj de debatoj, 1910 la Munkenaj esperantistoj aktive kaj sukcesplene laboris: Fondiĝis nova grupo, kiu speciale celis la propagandon en kleraj rondoj, kaj novaj societoj (la unua estis Stenografia Esperanto-Societo, la dua nomiĝis Internacia Esperanto-Societo, kiu celis kunligi izolitajn esperantistojn kaj progresigi ilin per korespondado). Cetere la diversaj grupoj kolektiĝis en nova unuiĝo kun la nomo Esperanto-Klub München, la estraranoj estis i.a. s-roj d-ro Stuhlberger kiel prezidanto kaj d-ro Geist kiel vicprezidanto, klubejo estis Parkhotel, Maximilianspl.21, kie oni renkontiĝis regule marde. Sed la grupoj plue laboris, ĉiu sur sia kampo; ekz.la tiea laborista grupo sukcesis, ke de la kursoj restis 50 personoj ĝis la fino.- La klubo decidis sendi 2 delegitojn al ĉi-jara GEA-kongreso en Augsburg, kaj cetere ili fondis specialan informejon kaj propagandejon, kiu troviĝis en Türkenstr. 96 kaj estis malfermata ĉiutage de la 9a ĝis 12a! Tre pozitiva estis ankaŭ la reveno de la iama grupfondinto, ekskapitano Ludwig Emil Meier de Ido al Esperantujo, kiu tuj denove diligente varbparolis, - ekz. je postkongreso en Munkeno post la GEA-kongreso en Augsburg antaŭ 250 aŭskultantoj. La Munkenaj esperantistoj partoprenis ankaŭ per Esperanto-oficejo ekspozicion de mahometana arto kaj dum jaro okazis ne nur sufiĉe multaj aliaj, sukcesplenaj, publikaj paroloj kaj kursoj, kiuj kaŭzis multajn novajn membrojn en ĉiuj sekcioj kaj grupoj, sed oni ankaŭ sukcesis enpenetri en gravajn cirklojn. Ekz., en la plej influhava komerca unuiĝo de Bavarujo Kaufmännischer Verein von 1873 ekestis lingvaj kursoj, same en Arbeiterbildungsverein. kaj precipe bone: De la plej alta turo de Oktobrafesto sur la Theresienwiese, nome de la Löwenbräu, flirtis dum daŭro de festo 15-m2-granda Esperanto-flago, kaj sur ĉiuj enirejoj de tiu budo estis sub girlandoj Esperanto-steloj, kaj en budo atentigis granda tabulo kun surskribo Lernt Esperanto (= lernu Esperanton) al giĉetejo de la esperantistoj. Kompreneble tiel Esperanto atingis ne nur plian konatecon, sed krome tio kaŭzis multajn novajn amikojn.

La laboro por Esperanto daŭris fruktdona en Munkeno ĝis la eko de la unua mondmilito, multaj idistoj revenis al Esperanto en tiu periodo kaj multaj homoj lernis nian lingvon.

Post la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La milito finita, la posteuloj kolektiĝis por konstati, kiom grandaj estis la vundoj kaj perdoj. Tiam la movado estis dividitaj inter laboristaj kaj burĝaj grupoj, kiuj ne kunvenis. Decembro 1919 Germana Laborista Esperanto-Asocio malpermesis kunlaboron kun burĝaj grupoj, Munkena laborista Esperanto-grupo ekde tiam zorgis pri Esperanto-kursoj je laborista akademio.

En 1920 fondiĝis katolika grupo, la jaro 1921 alportis pluan progreson. La ekonomia krizo post 1923 malhelpis la movadon. En 1927 GEA kaĵ LEA (Laborista Esperanto-Asocio) al Bavara Lando-Parlamento proponis, ke oni, kiam ekzistus emo, permesu nedevigan Esperanto-instruon je ĉiuj mezlernejoj en Bavarujo. En 1928 la Bavara Lando-Parlamento pritraktis tiun peticion, parlamento kontraŭ la voĉoj de socialdemokratoj kaj komunistoj decidis, ne akcepti la peticion. La granda depresio 1929 preskaŭ frakasis la tutan movadon, sed nur post 1933, kiam Nazioj prenis la povon, la movado tute haltiĝis. En 1934 oni festis ankoraŭ en malgranda cirklo la 25-jaran feston de esperantistiĝo, sed je jarfino restis ankoraŭ nur 18 membroj, de kiuj kelkaj eĉ delonge ne plu pagis kotizon. En 1935 oni devis doni al politika polico liston de ĉiuj membroj kaj skribis private al iama esperantisto, ke estus pli bone, vorton Esperanto tute ne elparoli, por eviti molestiĝi.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj post Dua Mondmilito, decembro 1945 germana milita registaro permesis fondiĝon de "Munkena Esperanto-grupo Laboro". Dum januaro 1946 tiam okazis la unua Generala Kunsido kun pli ol 100 gesamideanoj. Munkenaj esperantistoj agis tre kuraĝe kaj en konsento kun GEA decidis, organizi Pentekoste 1948 la unuan postmilitan Germanan Esperanto-Kongreson kaj helpe de junularo krome postkongresan internacian Esperanto-junularan tendaron en Garmisch-Partenkirchen.

En Munkeno okazis la 36-a Universala Kongreso de Esperanto dum somero 1951. De tiu tempo la placo oriente de la oktobrofesta herbejo nomiĝas Esperanto-Platz. Oni planis nomi alian placon laŭ L. L. Zamenhof, sed tiu placo estis forigita por konstrui la mezan aŭtovojan ringon de Munkeno.

Inter la 27-a de decembro 1963 kaj la 3-a de januaro 1964 la 7-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Munkeno kaj pritraktis la temon "Kulturo – ĉu ankoraŭ unueco en vario?".

Je la 26-a de septembro 1968 Horst Spirat fondis la Esperanto-Klubon München e.V. kiel juran societon, kiu ankoraŭ aktivas nun kaj servas kiel loka grupo de la Bavara Esperanto-Ligo kaj Germana Esperanto-Asocio. La junulara sekcio Munkena Esperanto-Junularo (MEJ) estis fondita en 1977 fare de Fritz Hilpert kaj Reinhard Fößmeier.

Plurajn jardekojn en la dua duono de la 20-a jarcento en la turisma informejo de la urba ĉefstacidomo disdoniĝis urba informilo inter aliaj lingvoj ankaŭ en Esperanto. Sian 100-jaran jubileon la klubo festis kadre de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en la urbo - kiel parto de ĝi, la landaj Esperanto-asocioj de la kvin "novaj" federaciaj landoj de Germanio Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio aliĝis al la origine ekde la fondiĝo en 1906 tutnacia Germana Esperanto-Asocio; en Munkeno do el vidpunkto de UEA okazis la "ŝtata reunuiĝo" de la germania Esperanto-movado, dividita ekde la Malvarma Milito. Fine menciindas ke en aprilo 2012 en la kvartalo Neuhausen, ĉe strato Dachauer Str. kaj placo Leonrodplatz malfermiĝis internacia restoracio Esperanto lounge, kompreneble ankaŭ frekventata de la lokaj esperantistoj.[2][3] Ĝi fermiĝis komence de 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]