Munttoren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tramlinioj trapasantaj la placon Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone.

La Munttoren ("Monfareja Turo") aŭ simple Munt estas turo en Amsterdamo, Nederlando. Ĝi staras sur la aktiva placo Muntplein, kie kuniĝas la rivero Amstel kaj la kanalo Singel, ĉe la flormerkato kaj la orienta pinto de la vendeja strato Kalverstraat.

La turo estis origine parto de Regulierspoort, nome unu el la ĉefaj pordegoj de la amsterdama mezepoka urbomurego. La pordego, konstruita en la jaro 1480,[1] konsistis el du turoj kaj gvardiejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Dunford (2010). The Rough Guide to The Netherlands. Penguin. p. 65. ISBN 978-1-84836-882-8.