Murambi Genocido-Memoriga Centro
| Murambi Genocido-Memoriga Centro | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| Memorial of the Genocide against the Tutsi in Rwanda (en) memorigaĵo | |||
| Lando | Ruando vd | ||
| Situo | Gasaka | ||
| Koordinatoj | 2° 27′ 16″ S, 29° 34′ 6″ O (mapo)-2.454429.5684Koordinatoj: 2° 27′ 16″ S, 29° 34′ 6″ O (mapo) | ||
| |||
| Parto de | Memorial sites of the Genocide: Nyamata, Murambi, Gisozi and Bisesero vd | ||
| Retpaĝo | https://genocidearchiverwanda.org.rw/Murambi_Memorial | ||
La Murambi Teknika Lernejo, nun konata kiel la Murambia Genocido-Memorejo situas proksime de la urbo Murambi en suda Ruando. [1]
Ĝi estas memorejo proksime de la urbo Murambi en la Suda Provinco de Ruando, kiu memorigas pri la Ruanda genocido de 1994. Ĝi estas unu el ses gravaj memorejoj en la lando. [2]
La monumento estis fondita la 21an de aprilo 1995. La loko enhavas 50 000 tombojn. La lernejkonstruaĵo nun estas genocida muzeo, kie estas ekspoziciataj la skeletoj kaj mumiigitaj korpoj de kelkaj el la miloj da homoj murditaj tie. [3]
Okazaĵo
[redakti | redakti fonton]La 16-an de aprilo 1994, miloj da tutsioj fuĝis al la ankoraŭ nefinita lerneja komplekso en Murambi. Post kiam la tutsioj defendis sin dum pluraj tagoj per ŝtonoj kontraŭ la Interahamwe, hutua milico, ili estis superfortitaj la 21-an de aprilo 1994. La milicanoj sisteme mortigis la rifuĝintojn per maĉetoj, tranĉiloj, lancoj, serpoj, kampohakiloj kaj klaboj. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 43 000 tutsioj estis murditaj en la lernejo, inkluzive de multaj infanoj kaj beboj. Preskaŭ ĉiuj, kiuj eskapis, estis mortigitaj la sekvan tagon, kiam ili provis kaŝi sin en proksima preĝejo. [4] Ekzistas diversaj raportoj pri la nombro de pluvivantoj. Inter 4 kaj 36 homoj laŭdire postvivis la masakron. Baldaŭ poste, francaj soldatoj ordonis al la hutua milico fosi kavojn per peza ekipaĵo kaj krei amasajn tombojn en ili. Flugpilka ludejo poste estis konstruita super ĝi por kaŝi la okazintaĵon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Longman, Timothy. Memory and Justice in Post-Genocide Rwanda. New York: Cambridge University Press, 2017, pp. 6-7.
- ↑ Sites mémoriaux du génocide : Nyamata, Murambi, Bisesero et Gisozi, UNESCO, Retrieved 2 March 2015
- ↑ Murambi Memorial, GencideArchiveRwanda.org, Retrieved 3 March 2016
- ↑ Numbers (HRW Report - Leave None to Tell the Story: Genocide in Rwanda, March 1999). Alirita 2022-03-31 .



