Murdo de Meredith Kercher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La murdo de Meredith Susanna Cara KERCHER estis murdo de brita studento en Peruĝo, Italio. Ĝi okazis la 1-a de novembro 2007. La murdisto estis Rudy Guede, sed la usona studento Amanda Knox kaj ŝia itala koramiko Raffaele Sollecito estis malĝuste akuzitaj kaj kondamnitaj en 2007. Knox kaj Sollecito sukcese apelaciis siajn kondamnojn en 2011. Ili estis kondamnitaj pro la murdo ankaŭ en 2014, kaj estis absolvitaj de la murdo fine en 2015.