Muriel de Zapardiel
Muriel de Zapardiel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 7′ N, 4° 51′ U (mapo)41.122222222222-4.8425Koordinatoj: 41° 7′ N, 4° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 776 m [+] | ||
Areo | 22,55 km² (2 255 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muriel de Zapardiel [+] | |||
Muriel de Zapardiel [muRJEL dezaparDJEL] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 160 el 1991.
Ĝi distas 67 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nueva Villa de las Torres, Brahojos de Medina kaj Medina del Campo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Nuestra Señora del Castillo, de mudeĥara stilo, konstruita inter la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj apude la turo, kiu estas separata de la preĝejo, plej verŝajne ĉar la areo apartenis al la Templanoj kaj por ili la turo estus gvatoturo.