Muriel de la Fuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muriel de la Fuente
Muriel de la Fuente, Soria, España, 2017-05-26, DD 79.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42193 [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2021) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 2° 52′ U (mapo)41.724444444444-2.8597222222222Koordinatoj: 41° 43′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 016 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Muriel de la Fuente
Situo de Muriel de la Fuente

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Muriel de la Fuente [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Muriel de la Fuente [muRJEL delaFŬENte] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, centrokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomero de la Fuente aludas al la fonto La Fuentona 100 m profunda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
Loko de Muriel de la Fuente en la provinco Sorio.
Fonto La Fuentona.
La romanika ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 3,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 200 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 36 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 6 hektarojn, nome 2 % de la teritorio kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 520 hektarojn, nome 46 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado (Bronzepoko).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj aperas mencioj al limplendoj pri “Murellum” aŭ “Muriello” .

Don Juan Alonso de Vinuesa en 1580 aĉetia la loĝlkojn de la areo. De tiu epoko estas la pilorio, ligna kolono pintigita per kruco kiu indikis la juran jurisdikcion. Post jarcentoj la senjorlando pasis de la familio Vinuesa al la Markizino de Velamazán kaj poste, al la grafoj de Santa Coloma. De tiu epoko estas la palaco, kiu nun rekonstruita estas aktuale la sidejo de la Centro de Interpretado de la Naturo ĉe la natura loko de La Fuentona.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika ermitejo, tradicia arkitekturo kaj proksima loko La Fuentona.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]