Murillo de Río Leza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murillo de Río Leza
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26143
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 643  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 19′ U (mapo)42.402777777778-2.3244444444444Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Alto 412 m [+]
Areo 46,06 km² (4 606 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Murillo de Río Leza (Provinco Rioĥo)
Murillo de Río Leza (Provinco Rioĥo)
DEC
Murillo de Río Leza
Murillo de Río Leza
Situo de Murillo de Río Leza
Murillo de Río Leza (Hispanio)
Murillo de Río Leza (Hispanio)
DEC
Murillo de Río Leza
Murillo de Río Leza
Situo de Murillo de Río Leza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murillo de Río Leza [+]
vdr

Murillo de Río Leza [muRIljo derjoLEza] (Mureto de Rivero Leza) estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies sudoriento estas Murillo de Río Leza kaj tial funkcianta kiel ĉeurbo kaj dormurbo.

La municipa teritorio de Murillo de Río Leza, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 23 km sudoriente de la rioĥa ĉefurbo, en la kunfluejo de la riveroj Jubera kaj Leza, tiu lasta, alfluanto de Ebro en ĝia dekstra bordo. Murillo estas sur 407 metroj de altitudo kaj ties areo estas de 46 km². Ĝi estas komunikebla kun Logronjo laŭ la regiona ŝoseo LR-261 al Agoncillo kaj el tiu laŭ la aŭtoŝoseo AP-68 okcidenten; aŭ laŭ la regiona ŝoseo LR-259 al Villamediana de Iregua kaj norden. Krome, sudokcidente estas Ribafrecha kaj laŭ la regiona ŝoseo LR-261 estas la valo de Jubera kun Lagunilla del Jubera kaj Santa Engracia del Jubera kaj laŭ la ŝoseo LR-259 estas Galilea, Corera, El Redal kaj Ausejo paralele al la regiona ŝoseo LR-260.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Sankta Vincento.
Preĝejo.

Estas restaĵoj de romia epoko, plej verŝajne ligitaj al ŝoseo kiu laŭiris la valon de rivero Leza. Post flora islama epoko rilate al la taŭga loko por agrikulturo, ŝajne estis setlejo de ermitoj kiuj elfosis kavaĵojn en argilaj krutejoj de la kunfluejo de la riveroj Jubera kaj Leza en lokoj nun konataj kiel “Agujerones” kaj “Caseta de los moros”. Poste movado de reloĝado fare de navaranoj vivigis la lokon. La disvolvigo de Murillo okazis ĉe ĉefa strato markita de la direkto de la valo. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj oni kreis duan loĝlokon en Bastida. La cetero de la historio de Murillo sekvis tiun de la najbaraj lokoj, ĝis la nuligon de la senjorlandoj en la 19-a jarcento kaj la provinca restrukturigo kun la kreado de la provinco Logronjo, kaj en la 20-a jarcento kun la kreado de la regiono Rioĥo.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Murillo tio ne okazis, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj; kaj tial oni stabiliĝis ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj sed poste oni malaltiĝis al nunaj 1 617.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado (ŝafoj), agrikulturo (cerealoj, vitoj kaj fruktoĝardenoj) kaj industrio. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia Arkivigite je 2022-09-29 per la retarkivo Wayback Machine En municipa retejo.