Murmansko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Murmansk)
Murmansko
urbo • urba distrikto de Rusio • urbego • administra dividaĵo de Rusiohaveno

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 183000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 267 422  (2023) [+]
Loĝdenso 1 732 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 68° 58′ N, 33° 5′ O (mapo)68.96666666666733.083333333333Koordinatoj: 68° 58′ N, 33° 5′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 154,4 km² (15 440 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Murmansko (Murmanska provinco)
Murmansko (Murmanska provinco)
DEC
Murmansko
Murmansko
Situo de Murmansko
Murmansko (Rusio)
Murmansko (Rusio)
DEC
Murmansko
Murmansko
Situo de Murmansko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murmansk [+]
vdr

Murmansko (ruse Мурманск [MURmansk]) estas havenurbo situanta 200 km norde de la polusa cirklo, sur la Rusia duoninsulo Kola, je 50 km de la senglacia Barenca maro. Ĝi situas ĉe la Arkta Oceano, proksime al limo de Norvegio (Kirkenes). Ĝi estas ĉefurbo de Murmanska provinco.

La urbonomo venas plej verŝajne el la vorto murman de la samea lingvo, kiu signifas „fino de la mondo”. Murmansko estas la plej granda trans-poluscirkla urbo en la mondo. Ĝi havas la loĝantaron de 320.900 homoj (2005), per kio okupas la 56-an lokon inter la rusiaj urboj.

La urbo estis fondita kaj havas statuson de urbo ekde la jaro 1916. Oni fondis la urbon pro kreado de la mara haveno kaj nomis ĝin komence Romanov-na-Murmane (Романов-на-Мурмане) en 1916-1917. Ĝi servis dum la Unua mondmilito kiel proviantejo, en 1918 kiel bazo de la britaj, francaj kaj usonaj taĉmentoj kontraŭ Soveta Rusio. Dum la Dua Mondmilito, tien venadis la anglo-usona provianto, milita helpo. Post la milito la urbo estis nomumita "urbo-heroo" apud la aliaj famaj batalejoj de la Dua Mondmilito kiel Stalingrad (nun Volgogrado) kaj aliaj.

La urbo nun estas grava fiŝista haveno, ĝia fiŝoprilabora uzino estas unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĝi estas la sola haveno de Rusio, kiu estas en ĉiu sezono alirebla de la Atlantiko. Ĝi anstataŭas de decembro ĝis majo Sankt-Peterburgon kiel la plej grava haveno de la nordokcidenta landoparto. Murmanskon ligas fervoja linio kun Moskvo kaj Sankt-Peterburgo kaj al minaj kaj industriaj urboj Monĉegorsk kaj Kirovsk.

Ĝi havas instru-edukan altlernejon kaj fiŝistan kaj oceanografiajn esplorinstitutojn. Murmansko estas la ĉefa bazo de la rusa nordmara floto.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 47401, la interurba telefona kodo estas 8152, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 68° 58′ N 33° 05′ O / 68.967 °N, 33.083 °O / 68.967; 33.083 (mapo).

La urbo estas sur multjare frostiĝinta tero.

Norvegio, Svedio kaj Finnlando havas siajn konsulejojn en Murmansko.

Esperanto en Murmansko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Murmanska Esperanto-Klubo "Murmano".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://alenos.piranho.de/regionen/murmansk.htm Arkivigite je 2004-10-18 per la retarkivo Wayback Machine - Murmansko kaj ties apartenantaj regionoj


Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partnerurboj estas:

Panorama vido de la urbo je julio 2012
Panorama vido de la urbo je julio 2012