Murska Sobota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipo Murska Sobota en Slovenio
Fortikaĵo de Murska Sobota
Strato en Murska Sobota
Strata panoramo en Murska Sobota
Fora panoramo de Murska Sobota

Murska Sobota germane Olsnitz, hungare Muraszombat estas urbo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska. La nomo signifas Murasabato, ĉar proksime de rivero Muro ĉiusabate okazis foiro.

La jenaj 10 vilaĝoj apartenas al la urba municipo: Bakovci, Černelavci, Krog, Kupšinci, Markišavci, Nemčavci, Polana (Murska Sobota), Rakičan, Satahovci, Veščica (Murska Sobota).

Bazaj informoj

Situo

Murska Sobota situas sur ebenaĵo, laŭ rojo Lendava, Mura estas en la proksimo. La urbo havas gravan trairan trafikon fervoje kaj ĉefvoje inter Hungario kaj internaĵo de Slovenio.

Historio

La unua mencio okazis en 1348 en formo "Muraszombata". Katolika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. En 1605 la loĝantaro ne apogis Transilvanian princon Stefano Bocskai, sekve la urbeto plene detruiĝis. La rekonstruo okazis iomete pli fore, ĉe kastelo de Szapári (sapAri), sed ankaŭ tie la urbeto suferis pro la inundoj. En la 19-a jarcento Muraszombat havis la titolon kampurbo kaj estis distriktejo. En 1910 loĝis tie 2748 homoj (1305 hungaroj, krome slovenoj, kroatoj kaj germanoj). Fine de 1918 la kroatoj okupis la urbon, sed en januaro la hungaroj reokupis ĝin. En 1919 tie deklariĝis Respubliko Prekmurje, sekve la urbo estis ĉefurbo dum 6 tagoj. Ĝis Traktato de Trianon Muraszombat apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat (kies distriktejo estis), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. En 1941 la germana armeo okupis la urbon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 2002 loĝis en Murska Sobota 20 080 homoj (17 637 slovenoj, 439 ciganoj kaj 138 hungaroj).

Famuloj

En la iama Muraszombat naskiĝis hungara episkopo Balázs Jaklin.

Ĝemelurboj

Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando

Alsószombatfalva Bakonyszombathely
Kisszombat Krassószombat
Magyarszombatfa Muraszombat
Nagyszombat Pórszombat
Rimaszombat Szepesszombat
Szombatfa Szombatfalva
Szombathely Szombati
Szombatság Zalaszombatfa