Musa Aĥmadov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musa Aĥmadov
Naskiĝo 28-an de januaro 1956
en Kirgizio, USSR
Nacieco ĉeĉeno
Sukcesis kiel
Musa Aĥmadov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1956 (1956-01-28) (68-jaraĝa)
en Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko
Lingvoj rusaĉeĉena vd
Ŝtataneco Rusio vd
Alma mater Ĉeĉena ŝtata universitato vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Aktiva dum 1983– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Musa AĤMADOV (cirile: Ахма́дов, Муса́ Магоме́дович) estas konata ĉeĉena verkisto, poeto kaj dramaturgo, membro de Unioj de Verkistoj de Ĉeĉenio, Honora laborulo de kulturo de Ĉeĉena Respubliko, Popola verkisto de Ĉeĉena Respubliko (2006), vicprezidanto de Klubo de verkistoj de Kaŭkazo, ĉefa redaktisto de literatura kaj arta revuo «Vajnaĥ», laŭreato de premio «Arĝenta strigo» (2006).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Musa Aĥmadov naskiĝis la 28-an de januaro 1956 en Kirgizio. En 1979 li diplomiĝis el la filologia fakultato de Ĉeĉena ŝtata universitato.

Li estis instruisto en vilaĝa lernejo, redaktisto en libra eldonejo, ĉefa redaktisto de infana revuo «Stelaad» («Ĉielarko»), ĉefa redaktisto de literatura kaj arta revuo «Orga», estro de literatura sekcio de Ĉeĉena teatro, instruisto de Ĉeĉena ŝtata universitato. En 2000 li komencis labori en organizacio «Kuracistoj sen landlimoj» (Francio) kiel etnopsikologo. De 2004 ĝis nuntempe Musa Aĥmadov estas ĉefa redaktisto de literatura kaj arta revuo «Vajnaĥ».

Lia teatraĵo «Lupoj» estis publikigita kiel aparta libro en franca lingvo en Parizo en 2002. En 2005 sur bazo de la teatraĵo estis farita spektaklo en scenejo de teatro «Hejmo de orienta eŭropa teatraĵo».

Li estas aŭtoro de lernaĵoj kaj instruaj programoj por ĉeĉena lingvo, etiko kaj kulturo por bazaj kaj superaj lernejoj. Lia verkaro estis tradukita en balkara, franca, japana kaj germana lingvoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

ĉeĉena lingvo
rusa lingvo
  • «Nokto en malplena hejmo» (1983, rakontoj);
  • «En tagiĝo, kiam steloj fadas» (1986, romano, rakontoj);
  • «Ne detruu formikaron» (1990);
  • «Arbaj pupoj» (2010, rakontoj, noveloj, teatraĵoj);
  • «Kaj fluis rivero en nokto» (2010, romanoj).

Spektakloj bazitaj sur teatraĵoj de Musa Aĥmadov[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉena ŝtata teatro
  • «Post tertremo» (1989);
  • «Drivulo por mortotuko» (1993).
Ĉeĉena pupa teatro
  • «Aventuroj de cimo» (1988)
Inguŝa ŝtata teatro
  • komedio «Lupa vosto» (2000)
Inguŝa pupa teatro
  • «Novaj aventuroj de Ĉirdig» (2001)
Ĉeĉena juna teatro «Serlo»
  • «Turo konstruita sur glacio»;
  • «Denisolt»;
  • «Drivulo por mortotuko»;
  • «Tempo de herooj»;
  • «Novjaraj sonĝoj» (muzikalo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]