Muscikapenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blua muŝkaptulo Cyornis tickelliae - Masklo kun manĝaĵo ĉe Ananthagiri, en Distrikto Rangareddi de Andra-Pradeŝo, Barato.

Muscikapenoj (Muscicapinae en la latina scienca nomo) estas unu el la du subfamilioj en kiuj oni subdividas plej ofte la birdan familion de Muŝkaptuledoj. Tiu subfamilio enhavas la plej tipajn muŝkaptulojn kiel tiuj de la genroj MuscicapaFicedula, dum la alia subfamilio estas la Saksikolenoj, kiu enhavas la Najtingalojn, la Eritakojn, la Saksikolojn kaj aliajn.