Museu Nacional de Arte Antiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pentraĵoj de la portugala Renesanco.

La Museu Nacional de Arte Antiga (Portugallingva prononco: [muˈzew nɐsiuˈnaɫ dɨ ˈaɾtɐ̃ˈtiɡɐ]; MNAA), nome Nacia Muzeo de Antikva Arto, estas la portugala nacia arta muzeo, en Lisbono, Portugalio. La MNAA havas unu el la plej grandaj artaj kolektoj en la mondo, kun ĉirkaŭ 40,000 objektoj etende al ampleksa kolekto de pentrarto, skulptarto, orarto, meblaro, tekstiloj, ceramiko kaj presaĵoj.[1] Ĝi estas unu el la plej vizitataj muzeoj en Portugalio.

La MNAA estis fondita en 1884 por ekspozicii la kolektojn de la Portugala Reĝa Familio kaj de la Nacia Akademio de Belartoj. Ĝi havas sidejon en la Palaco Alvor-Pombal, iama rezidejo de la 1a Markizo de Pombal kiu estis etendita kiam ĝi estis konvertita en muzeo. La muzea kolekto enhavas pli ol jarmilo de arto el Eŭropo, Azio, Afriko, kaj Ameriko kaj inkludas elstarajn majstroverkojn de Hieronymus Bosch, Hans Holbein la Maljuna, Francisco de Zurbarán, Albrecht Dürer, Domingos Sequeira, kaj Giambattista Tiepolo, inter multaj aliaj.

Koordinatoj: 38°42′15.90″N 9°09′42.49″W  /  38.7044167°N, 9.1618028°U / 38.7044167; -9.1618028 (Museu Nacional de Arte Antiga) (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Museu Nacional de Arte Antiga -Pri Historio En la portugala, alirita la 3an de julio 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]