Muskaptilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muskaptilo

Muskaptilo estas eta, mekanike funkcianta aparato, kiu taŭgas por kapti muson aŭ aliajn etajn ronĝulojn.

Oni ofte uzas muskaptilon, sur kiun oni fiksas lardonfromaĝopeceton aŭ alian allogaĵon. Kiam la muso deprenas la nutraĵon aŭ iel ajn premas aŭ movas ĝin, tuj ekfunkcias la kaptilo kaj forta, metal-drata kadro frapas la beston, rompante la nukon, mortigante ĝin.

Alia tipo allogas la muson en kaĝon kaj post ties enpaŝo fermiĝas, tiel ke la muso viva kaptiĝas.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]