Muslino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hindinoj vestitaj de muslinaj sarioj en Diu

Muslino estas speco de kotona teksaĵo ege maldika kaj malpeza. La nomo devenas de la Iraka urbo Mosulo. Sed la plej grava kaj antikva produktinto de muslino estis Barato, el kiu jam la Romianoj venigis muslinaĵojn, kiujn ili nomis ventes textiles t. e. teksitaj ventoj.