Al-Mustansirija Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mustansirija Universitato)
Al-Mustansirija Universitato
publika universitatouniversitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1227
Situo
Geografia situo 33° 22′ 1″ N, 44° 23′ 59″ O (mapo)33.366947344.3996353Koordinatoj: 33° 22′ 1″ N, 44° 23′ 59″ O (mapo)
lando Irako
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Al-Mustansirija Universitato (Irako)
Al-Mustansirija Universitato (Irako)
DEC
Al-Mustansirija Universitato
Al-Mustansirija Universitato
Map
Al-Mustansirija Universitato
vdr

La Al-Mustansirija Universitato (arabe الجامعة المستنصرية) estas universitato en Bagdado, Irako.

La origina Al-Mustansirija Madraso, estis establita en 1227 (aŭ 1232/34 laŭ kelkaj rakontoj) fare de la Abasida Kalifo Al-Mustansir kaj estis unu el la plej antikvaj universitatoj en la mondo. Ties konstruaĵo, ĉe la maldekstra bordo de la rivero Tigris, survivis la Mongolan invadon de 1258 kaj estis restaŭrita.

La moderna Al-Mustansirija Universitato estis establita per la helpo kaj financa subteno de la Instruista Sindikato de la Respubliko Irako en 1963, ĉefe havigante vesperajn kursojn. En 1964, la Universitato ricevis la statuson de duon-ŝtata institucio kaj iome da ŝtata financa subteno. Samtempe ĝi absorbis la Universitaton Al-Ŝa’ab, nome alia privata universitato kiu estis fondita de la Iraka Asocio de Ekonomikistoj, kaj poste translokiĝis al nova kampuso norde de la urbocentro. Dekomence la Universitato ankaŭ adminitris altlernejojn en Mosulo kaj Basra.

En 1966 oni aprobis leĝon laŭ kiu la privataj universitatoj estis konvertitaj en publikaj universitatoj. Al-Mustansirijah tiele iĝis dum mallonge altlernejo ene de la Universitato de Bagdado. En 1967 oni iniciatis pli grandan reorganizadon de altnivela edukado, cele al intenco ke ĉirkaŭ 1969 ĉiuj antaŭaj institucioj estu nuligitaj kaj rekonstituitaj. Al-Mustansirija estis deklarita kiel aparta Universitato en 1968, kaj ties branĉaj kampusoj estis disigitaj por formi parton de la Universitato de Mosulo kaj la Universitato de Basra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

33° 20′ 19″ N 44° 23′ 23″ O / 33.33861 °N, 44.38972 °O / 33.33861; 44.38972 (mapo)