Mutaj markoj de Gigantmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mutaj markoj de Gigantmontaro, ankaŭ nomataj muttichovky, estas turismaj orientigaj markigoj tranĉitaj el lado en apartenantan formon kaj ruĝe farbitaj. Ili estas uzataj en kombino de stanga markigo. Signifaj montaraj budoj, montopintoj kaj pluaj lokoj (sume 31 objektoj) en Gigantmontaro havas propran ruĝan simbolon. La mutaj markoj estas uzataj ekde la jaro 1923.

devenaj Mutaj markoj el la jaro 1923 de Muttich
Marko de Rokytnice nad Jizerou
Marko de montara budo Dvoračky

Ties celo estas sekurigi videblecon de markigo ankaŭ dum malbona videbleco aŭ atmosfera frosto. La mutaj markoj ankaŭ anticipis al naciecaj disputoj, kiuj komence de la 20-a jarcento okazis pri lingva versio de skribaĵoj sur turismaj markoj.

La markojn kreis Kamil Vladislav Muttich (1873–1924), akademia pentristo kaj skiisto, fondinto de skiista societo Himalaja en Mladá Boleslav.

Listo de mutaj markoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mutaj markoj de Gigantmontaro en Vikimedia Komunejo