Muteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La muteco estas la tuta malkapablo de la parolado, kiu estas konfuzebla kun la mutismo kaj la surdeco, ĉar multaj surduloj ne, aŭ tre limigite kaj malmulte parolas voĉe, kaj preferas signolingvon. Pro tio multaj mutuloj ne lernas iun ajn signolingvon, uzas tre malmulte kaj rare mansignojn, kaj preferas la skribadon. Aliaj havas aliajn strategiojn por komuniki, lernas kaj uzas signolingvon, aŭ alian kodon bazitan sur signoj. Ne ĉiu mutulo povas formi vortojn per lia mundo, ĉar tiu bezonas parolsperton kaj preservatajn lipmovojn. sed oni ne povas diferenci mutulojn per tiu de surduloj, ĉar ankaŭ surduloj ne ĉiam uzas lipmovojn dum signumado.

Estas komuna opinio, ke la surdeco kaj la muteco ofte ekzistas kune; alivorte, kiu estas surda, ankaŭ estas muta, kaj inverse, la mutuloj estas ankaŭ surdaj, sed tiu estas eraro. La muteco havas multan okazon, kaj la surduloj estas embarasitaj, se ili devas difini la mutecon. Por ili estas la signumado ankaŭ parolado. Ili opinias, ke la surdeco ekskludas la veran mutecon. Ankaŭ la mutuloj ne volas esti konfuzita kun la surduloj.

Oni ofte opinias, ke la mutuloj ne havas sonon. Fakte la muteco povas havi aliajn kaŭzojn, kiuj permesas la subjekton ĝemi. Iuj mutuloj ĝemas senkontrole.

Taksi la intelekton de la mutuloj estas tre malfacila pro ilia malefektiva komunikado. Ankaŭ la ekspertoj eraras ofte kaj ege.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La plej konataj elementoj de la komunikado de la mutuloj estas la gestoj, la mimiko kaj la skribado. Iuj kodoj aldonas signojn al la gestoj de iliaj uzantoj, kaj helpas per iliaj bildoriĉo. Tie estas la Amer-Ind,[1] la Schau doch meine Hände an!,[2] aŭ la Makaton. Ili enhavas multcentan mansignojn, kaj estas uzantaj en multa landoj, sed ne tutmonde. Oni povas uzi ankaŭ la lokalan signolingvon, sed tiu pretendas, ke la komunikpartnero scipovu la saman signolingvon, aŭ pretendas interpretiston. Kiuj havas sonon, tiuj povas ankaŭ uzi sonajn gestojn. Aliaj iloj enhavas bildojn, literojn, vortojn, blisajn simbolojn, kaj la uzanto montras la elementojn. Tiu povas suplementi, kompletigi la aliajn komunikmetodojn, aŭ kompensi, se la mutulo ne povas libere uzi liajn manojn.[3] Kiuj povas formi vortojn per ilia buŝo, tiuj povas esti komprenigita per legado sur la lipoj. Ankaŭ tiuj povas uzi ĉiujn tiujn ilojn, kiuj portempe ne povas paroli, aŭ estas alie parolmalkapabla.

La necesoj, la kapabloj kaj la problemoj de la mutuloj tre varias, tial oni ellaboris por ili multspecajn helpilojn. Tiuj povas esti tial kompleksaj, kiel tekkomputiloj, kiuj faras ebla, ke la malkapablulo kun multaj malkapabloj povu uzi interreton, skribu tekston, kaj telefonu helpe de la parolsintezo. La komputiloj kaj la interreto multe helpas ankaŭ la aliajn mutulojn en la komunikado. Anonimeco de interreto helpas venki ilian timecon, kaj kial oni komunikas tie skribe, ili igas samranĝuloj dum komunikado. Estas iloj, kiuj povas stori eldiritajn tekstojn, kiu estas uzeblaj en kalkaj situoj. Oni povas fari pli grandajn ilojn por kiuj, tiuj uzas rulseĝon. Kiuj ne scias legi, povas uzi grafikajn simbolojn, bildojn, aŭ palpeblaj variantoj de tiuj.[4] [5] [6] [7] Tiel estas la ŝanĝo de la bildoj, aŭ la blisa skribo. Kiuj ne povas uzi manon, tiuj pretendas alternativajn montrilojn. [8] Por la aŭdantuloj estas la parolado la plej efektiva komunikmetodo, tiel la logopediistoj klopodas al tiu, ke la aŭdanta, sed ne, aŭ malkapable parolanta instruato povu uzi multajn komunikmetodojn.[9]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Kun aliaj malkapabloj[redakti | redakti fonton]

La infanoj naskitaj surde aŭ frue surdigitaj ne povas alproprigi parolitan lingvon. Isoligite de la signolingvo ili adoleskas senlingve. La surda kulturo ne agnoskas la ekzistadon de la surdmuteco, ĉar ne konsideras esti mutaj tiujn anojn, kiuj parolas nur signumante. La surdblinduloj ofte elfalas el la instruado, kaj restas senlingve. Ankaŭ aŭdantaj infanoj povas esti isoligitaj de la lingvo.[1][10] Laŭ Susan Schaller vivas pli ol 100 mil senlingvuloj.[11] Sed ili ne estas vere mutaj, ĉar ili povas lerni lingvojn.[12]

La plej pli inteligente malkapablaj infanoj lernas la paroladon, eĉ se ili ne parolas ĝuste. Kiuj havas sindromon de Williams, havas tre bonan lingvajn kapablojn.[10][13] La plej pli grave intelekta malkapablaj infanoj ne lernas la paroladon, aŭ povas nur kelkajn vortojn eldiri.[14] Kompleksas la mezurado de la intelekto de la mutuloj, ĉar malestas la ĉefa komunika medio.

Multaj aŭtismuloj ne parolas, kaj oni ofte ne povas decidi, ke iu aŭtismulo ne volas, aŭ ne povas paroli. Ili estas konsideritaj mutaj, sed la ekspertoj pli amas la ĉirkaŭfrazon. Ofte estas la ne parolanta aŭtismulo ankaŭ intelekta malkapabla.[15]

Iuj malsanoj, kaj difektoj trafas kaj muskulojn, kiuj movigas, kaj muskulojn, kiuj parolas, kaj povas fari la malsanulojn ambaŭe tre movmalakapblaj kaj mutaj.

Memstare[redakti | redakti fonton]

La muteco ankaŭ memstare havas multajn kaŭzojn, kiel periferiaj organaj malnormoj, anartrio, afazio, afonio, aŭ la histerio. Iuj infanoj ne lernas paroli, kaj neniu konas, kial. Oni pensas, ke la tiel kaŭzita muteco estas severa formo de la paroleraroj, kiu tute malhelpas la paroladon.

Iuj malnormoj de la parolorganoj faras la paroladon neebla. Frances Vargha-Khadem (University College London) imputas iujn parte al la mutacioj de la geno FOXP2.

Aliaj difektoj povas ekigi ankaŭ en la vivo. La movigado povas esti tre malakurata, malesti la lango aŭ partoj de la laringo, aŭ la spirado ne regulabla.[16]

Iuj infanoj komencas paroli tre malfrue, kaj diras nenion en la unua tri vivjaroj. En la plej gravaj kazoj la infano ne lernas paroli. La kialoj ofte ne estas konataj; oni povas suspekti malsanojn de la infano aŭ la gepatroj, la malpretecon de la movigado, timecon, aŭ inceston.[14]

La anartrio estas la plej pli severa formo de la dizartrio, kiu faras la artikuladon, kaj la parolmovojn neebla. Ĝia kaŭzo estas la difekto de la nervoj kaj la cerebraj parolcentroj. Oni ne povas kompreni la parolon de la anartriulo; ankaŭ la muzikaj elementoj de la parolado estas tre difektaj, kaj la subjekto ne povas kunordigi la spiradon, la movigadon de la lango kaj la buŝo. En iuj kazoj la salivo elfluas, aŭ la mutulo ĝemas senvole kaj konstante.

La afazio povas destrui la ĉiun aspektojn de la lingvo kaj la parolado, kaj povas fari la subjekton tute malkapable uzi la lingvon, kaj perturbi la personecon. Ĝi estas la centra malkapablo de la lingvouzado.[1] La plej severa afazio ankaŭ efikas la aliajn komunikformojn, kaj senigas la difektulon de ĉiu konscia komunikmetodon.[17]

La afonio estas la malkapablo de la uzado de la sono. Iuj afoniuloj povas flustri, aliaj ne. Ĝia kialo estas la difekto aŭ malsano de la laringo.[14] Kiuj afoniuloj ne povas flustri, tiuj ankaŭ ne povas eldoni sonojn; ne povas ĝemi, aŭdeble suspiri, aŭ doni aŭdeblan signon iun ajn.

La histeria muteco estas unu el la grandaj histeriaj simptomoj. La malesto de la parolado akordigas al la konoj de la malsanulo; ekzemple, se li pensas, ke la muteco estas la malesto de la sono, li perdas sian sonon. La simptomoj povas resti longtempe, sed la psiĥoterapio povas resanigi ĝin.[18]

Kuracado[redakti | redakti fonton]

La kuracado de la muteco dependas de ĝia kaŭzo. La artefarita laringo zumas, kio helpas la afoniulojn paroli.[1] Se la laringo estas forigita, la paciento povas lerni paroli per la ezofago.[19] Ekzistas maŝinoj, kiuj elparolas texton.[1] La plimulto de la afaziaj mutuloj povas relerni la paroladon. En iuj kazoj oni povas la malnormojn de la parolorganoj operi, per kiu la paciento estas taŭga por la parolado. Ilin kaj la ne parolantajn infanojn instruas logopediistoj kaj surdopediistoj paroli.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Manke de la efektiva komunikado la mutuloj isoligas kaj frustradas.[1] Ili havas problemojn en la kontaktoj, la komunikado de la konoj kaj scioj, kaj de la volo. Ili ne lernas, aŭ forgesas peti, demandi, aŭ komenci konversacion.[9] Ankaŭ la lernado povas esti kompleksa pro la mankaj komunikaj iloj, precipe de la infanoj. Ili ne povas esprimi kaj defendi iliajn interesojn.[8] Ilia intelekto estas multe subtaksita.[9]

Kiuj el ili estas ankaŭ tre movaĝmalkapabla, tiuj estas senhelpaj kontraŭ la demanduloj, ĉar ili povas respondi nur per "Jes" aŭ "Ne". Kiu demandas malbone, tiu trovas falsan respondon. La modo de la demandi povas esti lernita, kiel la signaj kodoj. Por uzado de iuj iloj oni devas helpi la mutulon, kiu faras plian komunikadon necesan.[9] Tiu povas esti ankaŭ tre frustranta.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 David Crystal: Cambridge Encyclopedia of Language (1987)
  2. Dr. Erdélyi Andrea: Nézd a kezem!
  3. A magyar Bliss Alapítvány. Arkivita el la originalo je 2015-10-07. Alirita 2013-09-17.
  4. Rowland, C., & Schweigert, P. (1989). Tapintható szimbólumok Tangible Symbol Systems Arkivigite je 2012-08-05 per Archive.today: Symbolic communication for individuals with multisensory impairments. Augmentative and Alternative Communication, 5(4), 226-234.
  5. Rowland, C., & Schweigert, P. (1996). Tangible Symbol Systems (DVD). Portland, OR: Oregon Health & Science University.
  6. Rowland, C. & Schweigert, P. (2000a). Tangible symbols, tangible outcomes. Augmentative and Alternative Communication, 16 (2), 61-78.
  7. Rowland, C., & Schweigert, P. (2000b). :Tangible Symbol Systems (2nd Ed.). Portland, OR: Oregon Health & Science University.
  8. 8,0 8,1 8,2 http://www.sulinovadatbank.hu/letoltes.php?d_id=467
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Unterstützte Kommunikation ...aus Marion Meyer(pdf). Arkivita el la originalo je 2007-06-12. Alirita 2013-09-17.
  10. 10,0 10,1 http://www.nytud.hu/nyk/101/kassai.pdf
  11. Author speaks about importance of sign language Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  12. All Language Was Foreign (angle)
  13. Steven Pinker: The Language Instinct (1994)
  14. 14,0 14,1 14,2 http://www.bodpetertk.ro/konyvtar/Jegyzetek_I_TAV/Gyogypedagogia.doc[rompita ligilo]
  15. Frith, Uta (1991) Autism and Asperger's Syndrome.
  16. Élet és Tudomány, 2009. november 27
  17. http://medical-dictionary.thefreedictionary.com/asemia
  18. Dr. Bánki M Csaba: A beteg elme
  19. http://www.informed.hu/betegsegek/betegsegek_reszletesen/orl/pharynx_larynx_tonsilla/larynx_cancer/?article_hid=22331