Muurame

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Muurame

Blazono de Muurame

Situo de Muurame

Blazono Situo
www.muurame.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1921
Areo 193,77 km²
Loĝantaro 8 661
v  d  r
Information icon.svg

Muurame estas komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de Muurame estas 193,77 km², el kiu 46,72 km² estas akvo. Muurame situas sude de urbo Jyväskylä. Muurame havas 8 661 loĝantojn (fine de 2005).

Muurame fariĝis sendependa komunumo en 1921. Komunumo Säynätsalo estis apartigita el Muurame en jaro 1924.

Muurame signifas 'kamemoro' kaj kamemoro estas ankaŭ la komunuma blazono.

Muuratjärvi estas lago en komunumo Muurame kaj eksa komunumo Korpilahti. Akvo de Muuratjärvi fluas en rivero Muuratjoki en Päijänne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]