Saltu al enhavo

Muzea Asocio de Turingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzea Asocio de Turingio
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Germanio vd
vdr

Muzea Asocio de Turingio (germane Museumsverband Thüringen) havas sidejon en Erfurto, Germanujo. Ĝi reprezentas la interesojn de la personaj kaj instituciaj membroj por plenumi bone ĉiujn taskojn internacie postulatajn pri moderna kaj efika muzea tenado. Rekomendoj tiurilataj venas kaj de la Internacia Muzea Konsilio (ICOM) kaj de la Germana Muzea Asocio. Tia fono helpas efike varbi la landan registaron pri subtenado. Ĝia fondiĝo estis en aŭgusto 1990 en Jena.[1]

Temas pri ŝirmorganizaĵo por 215 muzeoj en tuta Turingio.[2] Muzea Asocio de Turingio mem estas membro ĉe la tutgermana ekvivalento Deutscher Museumsbund.[3]

La aĵoj enmuzeaj paŝo post paŝo estas ciferecigata. En oktobro 2014 oni fondis en Erfurto pro tio ciferecan komisionon. Ekde 1995 oni aljuĝis medalon Bernhard von Lindenau por honori eksterordajn meritojn pri la muzeŭmado turingia.[4]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rebecca Wulke kaj Miĉael Lörzer: "DigiCULTThüringen. Gesamtkonzept für die Thüringer Museen" (junio 2013, prelego en Schleswig)
  2. muzea listo
  3. hejmpaĝo de Museumsbund
  4. premio-motivoj