Muzeaj Leonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Historia foto el 1978 - la iama sidejo de la Naturscienca muzeo ene de la Duka muzeo en Gotha; ekde 2013 la natursciencoj serĉas novajn ekspozicispacojn, kiuj aranĝitos kelkajn centojn da metroj pli norde, ene de Kastelo Friedenstein. Ĝis nun estas preta nur la sekcio Tiere im Turm.

Muzeaj Leonoj (germane: Museumslöwen - Gemeinschaft zur Förderung des Museums der Natur Gotha e.V.) estas societo fondita en la 15.4.2005 por promocii la plej tradiciriĉan kaj plej grandan natursciencan muzeon de Turingio ene de Kastelo Friedenstein en Gotha. Celoj estas pliiĝi la kolektojn en Gotha, instigi la natursciencan reserĉadon kaj antaŭenpuŝi pedagogiajn programojn.

Paŝoj[redakti | redakti fonton]

Por plenumi la difinitajn celojn necesas:

  • popularigi la konojn prinaturajn, ekz. per subtenado de ekspozicioj, publikaĵoj, prelegoj, rondgvidadoj, ekskursoj
  • kunlaborigi la gotha-an muzeon kun naciaj kaj internaciaj institucioj kaj fakuloj
  • pliŝatigi la muzepedagogian laboron, aparte kun infanoj kaj junuloj
  • trovi interesitojn kiuj emus helpi finance kaj objekte en la akirado de novaj aferoj por la muzeo
  • varbi personojn honorofice subteni agadojn de la muzeo

Rajtoj de membroj[redakti | redakti fonton]

Jenas la avantaĝoj kiujn ĝuas klubanoj:

  • libera aliro al ĉiuj daŭraj ekspozicioj de la Kastelo
  • invito al ĉiuj inaŭguroj kaj specialaj aranĝoj (prelegoj, specialaj rondgvidadoj, ĉiujara Muzea nokto ktp)
  • partopreni po du sciencajn rondgvidadojn por jaro
  • uzado de faka konsilado de muzeanoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Faldfolio Gemeinsam löwenstark eldonita de la societo, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la societo