Muzeo Dominikana preĝejo (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo al la mezepoka sekcio de Thüringer Museum, ĉe la eksa monakejo de la Predikantoj.

La Muzeo Dominikana kirko (germane: Museum Predigerkirche) troviĝas en Eisenach, Predigerplatz nr 2. Ĝi apartenas al la muzearo Thüringer Museum Eisenach.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉ. la jaro 1240 konsekrita Kirko de la predikantoj apud la padeto supren al la kastelo Wartburg estis la unua preĝejo de la lando estante en konekto kun kulto pri Elizabeto de Hungario. Ĝia historio estas tre ligita kun legendoj de la sanktulino. Post la Reformacio la monakejo iĝis lernejo kaj ankaŭ la kirko sekularigitis. Jam je la fino de la 19-a jarcento muzeo kun riĉa kolekto de mezepokaĵoj ekgastis surloke.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la fondo de la muzeo gravis la prezentado de sakralaj artopecoj el Turingio kaj el la najbaraj regionoj. Kun la fundamento, kiu estis elĉerpita el la Kolektaro de antikvaĵoj de Goeto, kaj la pli poste alvenintaj pecoj la nombro de la artaĵoj sumiĝas je ĉ. 300 ekzempleroj (de la 12-a ĝis 16-a jarcentoj): lignoskulptaĵoj, altaroj, retabloj, bildotabuloj, ŝtonskulptaĵoj. Ili originas el atelieroj de Erfurto, Saalfeld (Saale), Jena kaj Zeitz, sed ankaŭ el mezepokaj artocentroj de aliaj regionoj de Suda kaj Meza Germanio.

Plejofte temas pri anonimaj artistoj, sed ankaŭ pri gravaj disĉiploj de Tilman Riemschneider, kiel ekz. Hans Gottwald von Lohr. Elstaraj artaĵoj apudas pli modestajn atestilojn de simpla sed elkora popola pieco.

La elmontrejo etosoplena estas la romanikstila (en 1994 nove aranĝita) malsupra kirko. Tie ĉi videblas elekto el la kolektaro. Aldone okazadas nedaŭraj ekspozicioj pri specialaj temoj en konekto kun la landa kaj kultura historioj de Turingio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 47
  • Das Thüringer Museum Eisenach. Sammlung zur Kunst- und Kulturgeschichte Thüringens, Göttingen, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la muzeo sur la urba retpaĝaro. Arkivigite je 2014-09-29 per la retarkivo Wayback Machine