Muzeo Erebuni
Muzeo Erebuni | |||
---|---|---|---|
armene Էրեբունի թանգարան | |||
muzeo | |||
Lando | Armenio | ||
Situo | Erebuno | ||
Urbo | Erevano | ||
Speco | historia muzeo arkeologia muzeo | ||
Estiĝo | 1968 | ||
Malfermo | 1968 | ||
Koordinatoj | 40° 8′ 28″ N, 44° 32′ 7″ O (mapo)40.1411111144.53527778Koordinatoj: 40° 8′ 28″ N, 44° 32′ 7″ O (mapo) | ||
| |||
Kolektoj | 12 235 | ||
Retpaĝo | erebuni.am | ||
Muzeo Erebuni (armene Էրեբունի թանգարան, Erebunu tangaran) estis fondita en 1968. La malfermo de la muzeo laŭtempe koincidis kun la 2750-jariĝo de Erevano . La Muzeo staras ĉe la piedo de la monteto Arin Berd, sur kiu staras la urarta fortikaĵo Erebuni ekde 782 a.K. La urbo-fortikaĵo estis elfosita, kelkaj partoj de la strukturo estis plifortikigitaj kaj reestigitaj, kaj la fortikaĵo fariĝis subĉiela muzeo.
Kojforma skribaĵo atestas ke la urbo estis konstruita de Argiŝti la 1-a la reĝo de Urarto en 782 a.K. La plimulto de la fortikaĵo estis konstruita el krudaj brikoj. La citadelo estis ĉirkaŭita de fortaj muroj kelkloke konstruitaj en tri vicoj. La templo de Dio Ĥaldo okupis gravan lokon en la fortikaĵo. La muroj de la templo estis ornamitaj per multaj freskoj. Arkeologoj trovis gigantajn karasojn (tonaltoj por stokado de vino) entombigitaj en la tero. Ceramikaĵoj, potaj radoj kaj aliaj artikoloj uzataj en ĉiutaga vivo ankaŭ estis eltrovitaj dum elfosadoj. Estas grandega kolekto de artefaktoj, supujoj, kruĉoj, bronzaj braceletoj, vitraĵo, agataj bidoj kaj multaj aliaj aferoj, kiuj rakontas al pri la vivo de la citadelo, la gustoj kaj kutimoj de ĝiaj loĝantoj. La konstruaĵo de la muzeo, kiu enhavas 12 235 ekspoziciaĵojn, estis konstruita de arkitektoj Baghdasar Arzumanjan kaj Ŝmavon Azatjan kaj skulptisto A. Harutiunjan. Ĝi havas du filiojn en Ŝengavit kaj Karmir Blur kun 5,288 kaj 1,620 ekspoziciaĵoj respektive en stoko.
Gagik Gjurĝjan estas direktoro de la muzeo ekde 2009.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
la urarta sfinkso
-
reliefo ĉe la ŝtuparo
-
kojnoskribaĵo kun mencio de la reĝo Argiŝti la 1-a
-
kojnoskribaĵo pri la regado de Argiŝti la 1-a
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo Erebuni Arkivigite je 2018-06-18 per la retarkivo Wayback Machine