Saltu al enhavo

Muzeo Jordanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Jordanio
arkeologia muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Jordanio vd
Situo Amano
Estiĝo 2014
Koordinatoj 31° 56′ 44″ N, 35° 55′ 35″ O (mapo)31.94564535.926515Koordinatoj: 31° 56′ 44″ N, 35° 55′ 35″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Amano

Muzeo Jordanio (Amano)
Muzeo Jordanio (Amano)
DEC
Map
Muzeo Jordanio
Retpaĝo http://jordanmuseum.jo/en
vdr

La Jordania Muzeo (arabe متحف الأردن, Matḥaf al-Urdunn, angle Jordan Museum) estas la plej granda muzeo en Jordanio. Ĝi situas en la distrikto Ras al-Ein de Amano kaj gastigas la plej gravajn arkeologiajn trovaĵojn de la lando. [1]

La muzeo malfermiĝis en 2014. Antaŭe, kelkaj el la ekspoziciaĵoj estis montrataj ĉe la Arkeologia Muzeo en Amano.

La muzeo havas bibliotekon, legejojn, konservadan sekcion kaj areon por infanoj kaj junuloj.

Ĝi prezentas artefaktojn el pluraj prahistoriaj arkeologiaj lokoj en Jordanio, inkluzive de la statuoj de Ain Ghazal el 7500 a.K., kiuj estas konsiderataj inter la plej malnovaj homaj statuoj iam faritaj de la homa civilizo. [2]

La kolektoj de la muzeo estas aranĝitaj kronologie kaj ankaŭ havas aŭditoriojn, subĉielajn ekspoziciojn, bibliotekon, konservadcentron kaj infanludejon. La muzeon establis komitato estrita de Reĝino Rania de Jordanio, kaj ĝi fariĝis la sola muzeo en Jordanio, kiu efektivigis modernajn teknologiojn por konservado de artefaktoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Scrolling through the millennia at the new Jordan Museum in Amman. thenational.ae (2014-03-13). Alirita 2016-06-01 .
  2. Lime Plaster statues. British Museum. Trustees of the British Museum. Arkivita el la originalo je 2015-09-12. Alirita 2016-06-01 .

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]