Muzeo Kastelo Burgk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Kastelo Burgk

kastelo • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 33′ 13″ N, 11° 42′ 56″ O (mapo)50.553611.7156Koordinatoj: 50° 33′ 13″ N, 11° 42′ 56″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Burgk (Turingio)
Muzeo Kastelo Burgk (Turingio)
DEC
Muzeo Kastelo Burgk
Muzeo Kastelo Burgk
Situo de Muzeo Kastelo Burgk
Muzeo Kastelo Burgk (Germanio)
Muzeo Kastelo Burgk (Germanio)
DEC
Muzeo Kastelo Burgk
Muzeo Kastelo Burgk
Situo de Muzeo Kastelo Burgk
Map
vdr
La kastelo kaj ĝia belega ĉirkaŭaĵo.
La t.n. Salonego de la kavaliroj.
La t.n. baroka Pompa salono.

La Muzeo Kastelo Burgk (germane Museum Schloß Burgk) troviĝas en Burgk.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Muzea uzo de la kastelo komenciĝis jam en 1952 post kontraŭleĝa eksproprietigo. Pitoreske situante ĉe la supra Saale-rivero ĝi gastis ne nur la historiajn loĝadajn kaj gapajn salonojn kun altvalora inventaro sed fariĝis kultura centro de la tuta regiono. Tio ŝuldiĝas al ĝiaj (ne)daŭraj ekspozicioj (i.a. ankaŭ de moderna arto), al la koncertoj kaj al diversaj festoj. Remparoj impresaj ĉirkaŭas konstruaĵon estantan sub influoj de gotiko ĝis rokoko. La fasado estas tre modesta, tamen rava en la interno per diversaj elstaraĵoj. La harmonio inter arkitekturo kaj pejzaĝo ankaŭ fascinas kaj sorĉas.

La turo alirebla per penda ponto tra belega pordego kaj ĉirkaŭfermejo permesas belvidojn ravigajn. Proksime troviĝas ankaŭ altebenaĵa teraso kun pavilono kaj skulptaĵoj. La kastela komplekso ofte servis kiel kulisaro por filmoj. En la jaro 2005 faritis mezepoka rolludaro televida (Abenteuer Mittelalter), kie libervoluloj devis vivi sub tiamaj vivokondiĉoj apartenante al diversaj sociaj klasoj.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Interne la eleganteco sobra de la Kavalira salono alternas kun reprezentanta loĝadkulturo de rokoko aŭ pompa ekipaĵo barokstila de la kastela kapelo kun Silbermann-orgeno.

Prezentatas en la loĝadĉambroj altvaloraj mebloj, vitraĵoj, pentraĵoj, vandtapiŝoj, trofeoj, armiloj i.a.; specialan atentigon meritas la kastela kuirejego kun la plej granda kamentubo de tuta Germanlando kaj kun mekanika rostaĵturnigilo.

Apartenas al la muzeo tri specialaj kolektoj en kunteksto kun la libroj: ekslibrisoj, biblioteko, artistaj libroj. La unue menciita kolekto nombriĝas al la pej granda de sia speco (ĉ. 75000 libromarkoj). La biblioteko dokumentas i.a. la historion de la dinastio de Reuß kaj de iliaj teritorioj, al kiuj apartenis ankaŭ la Kastelo Burgk.

Interesaj nedaŭraj ekspozicioj kompletigas la tuton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 36-37

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]