Muzeo Nagasaki por Atombombo
| Muzeo Nagasaki por Atombombo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| 長崎原爆資料館 | |||||
| milita muzeo paca muzeo | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | Nagasaki | ||||
| Situo | Nagasako | ||||
| Urbo | Nagasaki (Nagasako) | ||||
| Adreso | 7-8 Hirano-maĉi, Nagasaki-ŝi, Nagasaki-ken | ||||
| Poŝtkodo | 852-8117 | ||||
| Arkitekto(j) | Kume Sekkei vd | ||||
| Estiĝo | 1955 | ||||
| Malfermo | Aprilo 1996 | ||||
| Koordinatoj | 32° 46′ 22″ N, 129° 51′ 52″ O (mapo)32.772652777778129.86451388889Koordinatoj: 32° 46′ 22″ N, 129° 51′ 52″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
| Kolektoj | Dokumentoj de Atombombita Nagasaki | ||||
| |||||
| Retpaĝo | 長崎原爆資料館・長崎市平和会館 | ||||


"Muzeo Nagasaki por Atombombo" estas urbamuzeo de Gubernio Nagasaki, kaj ĉefe pritraktas dokumentaron rilatan al "Atombombado al Nagasaki (長崎市への原子爆弾投下)".
Ĝi kaj "Urba Pachalo de Nagasaki (長崎市平和会館)" kaj "Naciahalo Pripreĝanta Pacon por Funebri Pereintojn pro la Atombombado al Nagasaki (国立長崎原爆死没者追悼平和祈念館)" staras en Zono por Lerni en Pacparko Nagasaki. (Google mapo). La muzeo konsistas el du surteraetaĝoj kaj du subteraetaĝoj, kaj sidas sur la teraso fronte al la malsupra "Ground Zero" (grundo nulo) situanta en Zono por Preĝi en Pacparko Nagasaki.
Sinoptiko
[redakti | redakti fonton]La muzeo ekspozicias dokumentojn, fotojn, kaj eksplikantajn panelojn laŭ la temoj de "La 9-a de Aŭgusto 1945", kaj "La Realeco de la Damaĝo pro la Atombombado", kaj "Cele al la Mondo de Sen-Nuklea-armilo". En la eksponejo estas ekspoziciitaj Atombombitaj objektoj : "Horloĝo haltinta ĉe 11:02" (ĵustiam falis la Atombombo), kaj partoj de Atombombitaj konstruaĵoj, ekz. "Kurbintaj Armaturoj" de fabriko, kaj "Ponttrabaro" kies tiama eksplodcentra flanko rostiĝis far de la varmega radio. Kelkajn ekspoziciaĵojn vizitantoj povas tuŝi kaj senti la katastrofegecon kaj la kruelegecon de la Atombombado. Ankaŭ estas ekspoziciita modelo de Nagaski-tipa Atombombo tiel nomita "Fat Man".
Precipe ĉe la eksponbudo "Atombombita Urbo Nagasaki" la damaĝo de la urbo estas klarigita per miniatura topografio de Urbo Nagasaki. Pro tio vizitantoj okulvide povas kompreni la ebenecan etendaĵon de la damaĝo.
Ankaŭ estas filmoprezentataj registritaj filmoj de la Atombombado, kaj atestantaj filmoj de Hibakuŝoj. Rezulte vizitantoj povas lerni la tutaĵon de Atombombado al Nagasaki.
Ekster la Atombombado ekspoziciitaj dokumentoj estas pri "Dua Japana-Ĉina Milito kaj Pacifika Fronto", kiuj nerekte kaŭzis faligi la Atombombojn.
Kaj kiel "Epoko de Nuklea Armilo" ekspoziciitaj dokumentoj estas pri "Homoj Suferantaj Radimalsanon" fare de eksperimentado de Nuklea Armilo laŭ Usono kaj Sovetunio : "Maristoj de Dajgo Fukurju Maru", kaj "Laborantoj ĉe Nuklea Eksperimentado", kaj "Laborantoj ĉe Uranio-Minejoj", kaj "Loĝantoj en subventaj ejoj de Testejo por Nuklea Armilo".
Ankaŭ en Urbo Hiroŝima staras "Pacmuzeo Hiroŝimo" por ekspozicii dokumentojn de "Atombombado al Hiroŝima (広島市への原子爆弾投下)".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]--- Tiu ĉi paĝo estas esperantigita versio de la japana versio "長崎原爆資料館" - Wikipedia)
- oficiala retejo : 長崎原爆資料館・長崎市平和会館
- Pacparko Nagasaki - Vikipedio / 平和公園 retejo de Urbo Nagasaki
- Pacmuzeo Hiroŝimo - Vikipedio / oficiala retejo : 広島平和記念資料館
- Muzeo Maruki por Atombombo-Arto - Vikipedio
- Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki - Vikipedio


