Muzeo de Belartoj de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Belartoj de Sevilo
Museo de Bellas Artes de Sevilla
muzeomonumentokonventomuzeo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Adreso Plaza del Museo, 9
Poŝtkodo 41001
Estiĝo 16-a de septembro 1835
Koordinatoj 37° 23′ 34″ N, 6° 0′ 0″ U (mapo)37.392654150993-6.0001261186722Koordinatoj: 37° 23′ 34″ N, 6° 0′ 0″ U (mapo)
Muzeo de Belartoj de Sevilo (Sevilo)
Muzeo de Belartoj de Sevilo (Sevilo)
DEC
Muzeo de Belartoj de Sevilo
Muzeo de Belartoj de Sevilo
Situo de Muzeo de Belartoj de Sevilo
Map
Muzeo de Belartoj de Sevilo
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de Seville old town vd
Retpaĝo http://www.museosdeandalucia.es/web/museodebellasartesdesevilla
vdr

La Muzeo de Belartoj de Sevilo (hispane Museo de Bellas Artes de Sevilla) estis kreita per Reĝa Ordono de 16a de septembro 1835 kiel "Museo de Pinturas" (Muzeo de Pentraĵoj). En 1839 oni elektis inter iamaj konventoj tiu nomita de la Merced, aktuala sidejo, kiun oni inaŭguris oficiale en 1841. Nuntempe oni konsideras ĝin unu de la plej gravaj pinakotekoj de Hispanio.[1][2] Ĝi estas ĉe la Placo de la Muzeo, kiu estas prezidita de skulptaĵo dediĉita al la pentristo Bartolomé Esteban Murillo. Temas pri muzeo fundamenta por koni kaj la sevilan barokan pentrarton, speciale de Zurbarán, Murillo kaj Valdés Leal, kaj la andaluzan pentrarton de la 19-a jarcento.[3][4][5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fasado estas antaŭ la tiel nomita Placo de la Muzeo. La ornamita pordo ĝis 1945 estis la enirejo al la preĝejo de la iama konvento, inter la stratoj Cepeda kaj Bailén. Ĝi estis desegnita de Miguel de Quintana en 1729, kaj iomete modifita de monaĥo Francisco Bartolomé de Rojas.[6] Temas pri duoncirkla arko kun po paro de ornamitaj murkolonoj ambaŭflanke sur piedestaloj. Sur la arko en dua etaĝo estas granda subarka niĉo en kies interno estas la figuro de Virgulino de la Merced kaj ambaŭflanke la surgenuigitaj figuroj de Sankta Petro Nolasko, fondinto de la Ordeno de la Merced, kaj la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono, ĝia protektanto. Ambaŭflanke estas du salomonaj kolonoj.

La granda klostro de la iama Konvento de la Merced.

La internan konstruaĵon planis Juan de Oviedo, kaj tiu laboro pluis el 1602 ĝis la 1610-aj jaroj. Temas pri konstruaĵo ĉirkaŭ tri kortoj, ligitaj per monumenta ŝtuparo kaj la preĝejo, fone. La enirhalo estas ornamita per azuleĥoj devenaj de diversaj sevilaj konventoj. Estas kvar klostroj, el kiuj unuetaĝa pli ampleksa kaj svelta kun kolonoparoj sur plintoj. En la duetaĝa, reformita en 1724 de Leonardo de Figueroa, estas balkonoj enkadritaj de joniaj pilastroj. En la klostro Bojes, desegnita de Juan de Oviedo kaj konstruita ĉirkaŭ 1612, estas same azuleĥoj devenaj de diversaj konventoj kaj pordego de la kastelo de la Calahorra.

La preĝejon planitan de Juan de Oviedo oni konstruis inter 1603 kaj 1612.[7] Ĝi estas ununava kun volbo kaj navkrucejo sur kupolo. Estas murpentraĵoj de la sevila pentristo Domingo Martínez.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

San Hugo en el refectorio de los Cartujos, 1630-1635 (262 x 307 cm), de Zurbarán.
Virgen de las Cuevas, de Zurbarán.

La origino de la kolekto estas aro da pentraĵoj devenaj de konventoj malaperigintaj pro la desamortización. Pro tio granda parto de la kolekto estas de religia pentrarto, kaj ĉefe de la baroka sevila skolo. Ĉirkaŭ 1840 estis 2 045 verkoj, sed poste oni konsideris multajn netaŭgaj kaj oni malaltigis la enhavon al ĉirkaŭ 500 verkoj. Fine de la 19-a jarcento kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento venis donacoj de gravaj verkoj. En la lastaj jardekoj venis donacoj de aĉetaĵoj de publikaj instancoj kaj de posteuloj de pentristoj de komenco de la 20-a jarcento.

Krom pentraĵoj estas ankaŭ desegnoj, ceramiko, juveloj, mebloj, teksaĵoj, skulptaĵoj ktp.

Kelkaj gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Artistoj kun verkoj en la muzeo[redakti | redakti fonton]

  • Pedro de Acosta
  • Miguel de Adán (sk)
  • Pieter Aertsen
  • Nicolás Alperiz
  • Francisco Antolínez
  • José Arpa Perea
  • Matías de Arteaga
  • Gustavo Bacarisas
  • Roque Balduque (sk)
  • Francisco Barrera
  • Manuel Barrón y Carrillo
  • Mariano Benlliure
  • Guillaume Benson
  • Bartolomé Bermejo
  • Gonzalo Bilbao
  • Joaquín Bilbao
  • Manuel Cabral Aguado-Bejarano
  • Alonso Cano
  • Eduardo Cano
  • Juan José Carpio
  • Juan del Castillo
  • Pieter Coecke
  • Marcellus Coffermans
  • Lucas Cranach la Maljuna
  • José Domínguez Becquer
  • Valeriano Domínguez Bécquer
  • Juan de Espinal
  • Antonio María Esquivel
  • Frans Francken I
  • Rosendo Fernández
  • Alejo Fernández
  • José García Ramos
  • Manuel García y Rodríguez
  • José Garnelo y Alda
  • Guillermo Gómez Gil
  • Manuel González Santos
  • Francisco de Goya
  • Alfonso Grosso
  • Francisco Gutiérrez
  • Juan Simón Gutiérrez
  • José Gutiérrez de la Vega
  • Eugenio Hermoso
  • Francisco de Herrera la Maljuna
  • Francisco Herrera el Mozo
  • Jean Joseph Horemans
  • José Jiménez Aranda
  • José Lafita y Blanco
  • Sebastián de Llanos y Valdés
  • Diego López Bueno
  • Ricardo López Cabrera
  • Bernardo Lorente y Germán
  • Raimundo Madrazo
  • Meester met de papegaai (Papaga Majstro)
  • Rafael Martínez Díaz
  • Domingo Martínez
  • Santiago Martínez Martín
  • Juan Martínez Montañés (sk)
  • Eduardo Martínez Vázquez
  • Virgilio Mattoni
  • Francisco Meneses Osorio
  • Lorenzo Mercadante de Bretaña (sk)
  • Juan de Mesa (sk)
  • Pedro Millán (sk)
  • Cristóbal de Morales
  • José Moreno Carbonero
  • Bartolomé Esteban Murillo
  • Francisco Narbona
  • Gaspar Núñez Delgado (e)
  • Andrés de Ocampo (e)
  • Juan de Oviedo
  • Francisco Pacheco
  • Andrés Parladé
  • Vasco Pereira
  • Andrés Pérez
  • Miguel Ángel del Pino Sardá
  • Niculoso Pisano
  • Pieter Pourbus
  • José de Ribera
  • José Rico Cejudo
  • José María Rodríguez Acosta
  • Juan de Roelas
  • José María Romero
  • Antonio Ortiz Echagüe
  • Giovanni Battista Ruoppolo
  • Juan Miguel Sánchez
  • Juan Sánchez de Castro
  • Emilio Sánchez Perrier
  • Cornelio Schut
  • Vincent Sellaer
  • Rafael Senet y Pérez
  • Francisco Soria Aedo
  • Juan de Solís (sk)
  • José María Tamburini[8]
  • Doménikos Theotokópoulos, "El Greco"
  • Fernando Tirado
  • Clemente de Torres
  • Pietro Torrigiano (sk)
  • Juan de Uceda
  • Andrea Vaccaro
  • Juan de Valdés Leal
  • Lucas Valdés
  • Pieter van Lint
  • Francisco Varela
  • Luis de Vargas
  • Alonso Vázquez
  • Diego de Silva y Velázquez
  • José Villegas Cordero
  • Cornelis de Vos
  • Marten de Vos
  • Sebastian Vrancx
  • Jan Wildens
  • Ignacio Zuloaga
  • Francisco de Zurbarán

Historiaj gvidiloj de la Muzeo[redakti | redakti fonton]

  • José Gestoso y Pérez. Museo de Pinturas de Sevilla. Barcelona. Hijos de J. Thomas. 1930
  • Anónimo. El Museo Provincial de Bellas Artes de Sevilla. Sevilla. [s.n.], 196-?
  • José Hernández Díaz. El Museo Provincial de Bellas Artes de Sevilla. Madrid. Dirección General de Bellas Artes. 1967
  • Elena Jiménez Lozano, Pedro González García, Rosa María Ávila Ruiz kaj Enrique Pareja López. The Fine Arts Museum of Seville: painting and sculpture from the thirteenth to the nineteenth centuries. Barcelona. Escudo de Oro. 1989
  • Elena Jiménez Lozano, Pedro González García kaj Rosa María Ávila Ruiz. Musée des Beaux-Arts de Séville: peinture et sculpture du XIIIème au XXème siècles. Barcelona. Escudo de Oro. 1989
  • Museum of Fine Arts Seville: official guide. Museums of Andalusia, n.º 4. Sevilla. Consejerı́a de Cultura de Andalucía. 2005
  • Rafael de Besa Gutiérrez. El Museo de Bellas Artes de Sevilla en el siglo XIX, Diputación de Sevilla, 2018.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Visitando el Museo de Bellas Artes de Sevilla». ABC de Sevilla. Konsultita la 26an de januaro 2016. «Sevilla alberga una de las pinacotecas más interesantes a nivel nacional, un lugar muy interesante para todos los visitantes amantes de la cultura ».
  2. «La agonía de los museos sevillanos». La Vanguardia. Konsultita la 26an de januaro 2016. «El museo de Bellas Artes de Sevilla, la segunda pinacoteca española en importancia. »
  3. Museo de Bellas Artes de Sevilla juntadeandalucia.es [04-08-2008]
  4. «Sevilla Museo de Bellas Artes». Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine sevillaguia.com.
  5. Belausteguiotia, Santiago (15a de februaro 2009). «La cuenta atrás del Bellas Artes». El País. «El Museo de Bellas Artes de Sevilla es la pinacoteca más importante de España tras el Museo del Prado. »
  6. Fernández Rojas, 2001, pp. 53-57.
  7. Fernández Rojas, 2001, pp. 53-57.
  8. «El Bellas Artes incorpora obras de Zuloaga y Tamburini». El Correo de Andalucía. 12a de aŭgusto 2011. Arkivita el originalo la 27an de decembro 2011. Konsultita la 12an de aŭgusto 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Matilde Fernández Rojas (2001). El Convento de la Merced Calzada de Sevilla. Sevilla: Secretariado de Publicaciones de la Diputación de Sevilla. ISBN 84-7798-173-6.
  • Rafael de Besa Gutiérrez (2019). El Museo de Bellas Artes de Sevilla en el siglo XIX. Sevilla: Diputación de Sevilla. Servicio de Archivo y Publicaciones. ISBN 8477984085.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]