Muzeo de Esperanto de Subirats

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La muro apud la enirejo al La hispana Esperanto-muzeo.

Muzeo de Esperanto de Subirats, siatempe nomita Hispana Esperanto-Muzeo (HEM) nun estas nomata oficiale Museu d'Esperanto de Subirats, estas granda privata kolekto de esperantaĵoj, kolektitaj de Luís Maria Hernández Yzal (1917-2002) kaj lia edzino, Maria Teresa Massana, en la vilaĝo Sant Pau d'Ordal, municipo Subirats, en la regiono de Katalunio, Hispanujo. Konata ĝi estas precipe pro ĝia riĉa kolekto de planlingvaj periodaĵoj, precipe Esperantaj gazetoj.

Ĝi estis inaŭgurita en 1968, en la apoteko de la vilaĝo, kie laboris Hernández. Pro la kresko de la kolekto, la familio konstruis apartan domon, kien la muzeo estis translokita. Post la morto de la fondinto, la aktivado de la muzeo malpliiĝis, sed en aprilo de 2010[1] estis atingita interkonsento inter la familio, la patronaro de turismo de la municipo Patronat de Turisme de Subirats kaj la Kataluna Esperanto-Asocio, por ebligi regulan malfermon kaj organizadon de aktivaĵoj. La remalfermo eĥis en multaj amaskomunikiloj en Katalunio.

Laŭ indikoj de sinjoro Hernández Yzal, la muzeo posedis en septembro 1995 el 7.450 konataj titoloj de revuoj parte aŭ komplete 3.147. Tiam estis 12.851 jarkolektoj, el kiuj 6.929 kompletaj, kaj 9.401 libroj kaj broŝuroj (laŭ Kataluna Esperantisto 1996/1[2]). Laŭ indikoj en La Gazeto [3] de junio 1986 krome troveblis tiam i.a.: 1.215 turismaj broŝuroj, 1864 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj, 1625 esperantaj poŝtkartoj, 423 fotoj pri esperantaj okazaĵoj, 17 neeldonitaj manuskriptoj ktp. Inter la plej valoraj eroj estas manskribaĵoj de L.L. Zamenhof, ekzemple la manuskripto de La Rabistoj, kiun La Revuo ricevis la 11-an de aprilo 1907.

La 15an de decembro 2012 kunvenis en la muzeo proksimume 40 personoj por celebri la zamenhofan tagon; kunorganizis la eventon la muzeo kaj Kataluna Esperanto-Asocio (KEA). Anna Rosselló ĉeestis kaj ricevis omaĝon; Mireille Grosjean el Svislando ankaŭ partoprenis.

Katalogoj pri la kolektoj[redakti | redakti fonton]

1992: Rondo Takács. Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau D'Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 132 p. 1983: Provizora katalogo de Hispana Esperanto-Muzeo. Vol.1: Libroj kaj broŝuroj en aŭ pri Esperanto. Sen loko [Sant Pau d'Ordal]: HEM 1983, 192 p.

[1980]: Provisorischer Ausdruck einer Zeitschriftenbibliographie. Bestand des Hispana Esperanto-Muzeo = Provizora bibliografio de la revuo-kolekto de la Hispana Esperanto-Muzeo. Sant Pau d' Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo s.j. [1980], 107 folioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Penedesfera: Éxit de la reobertura del Museu d’Esperanto de Subirats
  2. Roland Rotsaert. Intervjuo al Lluís Hernández Yzal. En: Kataluna Esperantisto 1996/1
  3. Zilah, Eugène de. Intervjuo kun Luis Hernández. En: La Gazeto (Metz) vol. 1 (1985), n-ro 5, p. 11-15 (kun fotoj de Hernández kaj lia edzino kaj de la Muzeo)