Muzeo de Homa Evoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Homa Evoluo
muzeo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Leono

SituoBurgoso
- koordinatoj42° 20′ 21″ N, 3° 41′ 50″ U (mapo)42.3392-3.6972Koordinatoj: 42° 20′ 21″ N, 3° 41′ 50″ U (mapo)
Poŝtkodo09002 [+]

Muzeo de Homa Evoluo (Kastilio kaj Leono)
Muzeo de Homa Evoluo (Kastilio kaj Leono)
DEC
Muzeo de Homa Evoluo
Muzeo de Homa Evoluo
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio
Map
Muzeo de Homa Evoluo

Vikimedia Komunejo:  Museo de la Evolución Humana [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Muzeo de Homa EvoluoMuzeo de Homa Evolucio (hispane Museo de la evolución humana konata ankaŭ laŭ inicialoj MEH) estas situa en la urbo Burgoso, Hispanio, kaj estis dezajnita de la arkitekto Juan Navarro Baldeweg. Sur la tereno sur kiu ĝi estis konstruita estis iam la jam malaperinta konvento de Sankta Paŭlo de Burgoso, de la ordeno de la dominikanoj. Ekde julio de 2013 Juan Luis Arsuaga estas scienca direktoro de la Muzeo de Homa Evoluo de Burgos.[1]

Ĝi formas parton de la reto de regionaj muzeoj de Kastilio-Leono, kun la muzeoj pri siderurgio kaj minado de Sabero (Leono), de nuntempa arto de Leono kaj etnografio de Zamoro.

El ĝia inaŭguro la 13an de julio 2010, ĝis la 8a de julio 2011, la muzeo jam estis ricevinta totalon de 279 000 vizitantoj,[2]​ laŭ kio ĝi estas la muzeo plej vizitata de Kastilio-Leono, kaj preskaŭ la 10a plej vizitata muzeo en Hispanio.

Ĝi konstituas la centran eron de la aro "Complejo de la Evolución Humana" kun la Nacia Centro de Esplorado pri la Homa Evoluo (CENIEH) kaj la Spektaklejo kaj Kongresejo (Fórum Evolución). Arkitekture, la muzeo ricevis pli ol 40 naciajn kaj internaciajn premiojn.[3]

La Muzeo estis integrita en la deklaro de la paleontologiaj kuŝejoj de Atapuerca kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2015, kiam ili estis katalogitaj de UNESKO kiel «loko de escepta universala valoro» kaj estis inkluditaj la infrastrukturoj de esplorado kaj disvastigado asociaj al la kuŝejoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Europa Press (2013) Juan Luis Arsuaga asume la dirección artística [sic del MEH.] rtvcyl.es. (Konsultita la 16an de julio 2020)
  2. «El Museo de la Evolución Humana cierra su primer año con 279.000 visitantes». El Correo de Burgos. 2011. [1] Alirita la 10an de marto 2018.
  3. «Un poema de cristal de 15.000 metros cuadrados». El Mundo. 2011. [2] Konsultita la 10an de marto 2018.
  4. EFE (14a de aŭgusto 2015) «Los yacimientos de Atapuerca, 'Lugar de Valor Universal Excepcional'». El Mundo, Cultura. [3] Konsultita la 10an de marto 2018.