Muzeo de Kompara Zoologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Muzeo de Kompara Zoologio aŭ en angla Museum of Comparative Zoology, kompleta nomo "The Louis Agassiz Museum of Comparative Zoology", ofte mallongigita simple kiel "MCZ", estas muzeo pri zoologio situanta ĉe la Harvard Universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco. Ĝi estas unu el tri naturhistoriaj sciencaj muzeoj ĉe Harvard kies publika fasado estas ĉe Harvard Muzeo de Natura Historio. La kolektoj de Harvard MCZ konsistas el ĉirkaŭ 21 milionoj da specimenoj, el kiuj nur kelkaj miloj estas en rotacia montrado ĉe la publika muzeo. La nuna direktoro de la Museum of Comparative Zoology estas James Hanken, profesoro de Zoologio ĉe Harvard Universitato.

Multaj el la montraĵoj en la publika muzeo havas ne nur zoologian intereson sed ankaŭ historian gravon. Pasintaj ekspozicioj montris fosilion de plata eĥino kiu estis trovita de Charles Darwin en 1834, la drepanon de la kapitano Cook, kaj du fazanojn kiuj iam apartenis al George Washington.

La Harvard Muzeo de Natura Historio estas fizike konektita kun la Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio; por vizitanto, unika enirbileto permesas liberan aliron al ambaŭ muzeoj. La sciencaj kolektoj de la Museum of Comparative Zoology ne estas malfermaj al la publiko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

42°22′42.50″N 71°06′56.00″W  /  42.3784722°N, 71.1155556°U / 42.3784722; -71.1155556 (Muzeo de Kompara Zoologio)